Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Leporo kaj serpento
2012-07-04

    Foje serpento sin sunumis ĉe la montpiedo. Subite ŝtono kun bruo ruliĝis malsupren de la monto. Ĝi premis la serpenton, ke ĉi tiu ne povas sin movi. La serpento maltrankviliĝis pri sia vivo.

 

    Ĝuste en tiu momento leporo estis preterkuranta la lokon. La serpento ekkriis helpon: "Fraĉjo mia, formovu por mi la ŝtonon. Poste mi rekompencos vin." La leporo pensis, ke la serpento estas malbona, kaj oni ne devas ĝin helpi, tamen ĝi suferas nun pezan premadon. La leporo ekkompatis la serpenton kaj konsentis helpi ĝin.

 

    La leporo puŝis la ŝtonon per la tuta forto, sed la ŝtono estis apenaŭ movita pro treega pezo. La leporo puŝis ĝin tien kaj ĉi tien kun granda peno kaj fine sukcesis formovi ĝin. La leporo tutkorpe ŝvitis de laco, kaj elĉerpiĝis ĝia forto.

 

    La serpento sin malstreĉis kaj diris kun kontento: "Fraĉjo mia, mi dankas vin pro via helpo. Nun mi estas malsatega. Fordonu vin al mi kiel mian manĝaĵon. Tio estas mia rekompenco al vi." Tiam la leporo estis tiel laca, ke ĝi eĉ ne havis forton por forkuri.

 

    Kiam la serpento iris al la leporo kaj iom post iom malfermis sian faŭkon, algalopis granda ruĝa ĉevalo. La leporo diris: "Ruĝa ĉevalo, mia oĉjo, juĝu nian aferon!" Ĝi rakontis la okazaĵon. La serpento tuj kapskuis: "Ne, tute ne! Mi estis bone sub la ŝtono. La leporo formovis la ŝtonon por mortigi min, tial mi volis manĝi ĝin."

 

    La ruĝa ĉevalo iom cerbumis, rigardante la leporon kaj serpenton: "Mi devas propraokule vidi la tutan procezon de la okazaĵo kaj nur tiam mi povos juĝi, kiu el vi estas prava." La leporo kaj serpento konsentis reaperigi la okazaĵon. La ruĝa ĉevalo kaj leporo kune metis la ŝtonon sur la serpenton kaj ĉi tiu tute ne povis sin movi pro la peza premado.

 

    La ruĝa ĉevado diris: "Serpento, vi kuŝu do bone sub la ŝtono. Kaj nun vi, leporo, povas hejmen reveni."

 

Redaktoro: Zou Guoxiang

 
Pri Dao De Jing de Laŭzi, konas aŭ scias preskaŭ ĉiuj kleruloj en la tuta mondo, kaj priaj tradukoj, recenzoj, klarigoj, komentarioj ktp.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

























 
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng