2012-07-04 La nigra kokino kaj ses flavaj kokidoj vivas en la vilaĝo. Ili loĝas en la blanka domo. La domo de la nigra kokino ne estas granda. Ĝi estas malgranda kaj bela.
En la dometo estas unu tablo, du seĝoj grandaj kaj ses malgrandaj, unu lito kaj ses litetoj por infanoj. Sur la muro estas bildo de la ruĝa koko kaj nigra kokino. La ruĝa koko estas edzo de la nigra kokino kaj patro de la kokidoj.Ĝi ne estas en la domo, ĝi laboras.
( el la libro Esperantaj Legaĵoj Elektitaj, la eldonejo ZHISHI, 1985)
Redaktoro: Zou Guoxiang
|