2012-07-04
La 89-a Universala Kongreso de Esperanto okazis en Pekino de la 24-a ĝis la 31-a de julio, 2004. En ĝi partoprenis 2031 samideanoj el pli ol 50 landoj kaj regionoj de la mondo. Memore al ĝi kaj omaĝe al la 100-jariĝo de UK, Redakcio de El Popola Ĉinio kompilis kaj eldonis albumon "Renkontiĝo en Pekino" en la jaro 2005. La albumo havas 13 partojn kun ĉ. 300 fotoj kaj klarigoj en la ĉina lingvo kaj Esperanto: Prefaco, Ekspozicio "Konu Ĉinion, Vizitu Ĉarman Pekinon", Solena Inaŭguro, Intervidiĝoj, Inaŭguro de Esperanto-Bosko, Artaj Vesperoj – Granda Scenejo por Internacia Kultura Interŝanĝo, Aktivadoj, En la Kongresejo, Ekskursoj, Raportado de Amaskomunikiloj, Interŝanĝo, Solena Fermo kaj Ĝis Revido. Ĝi restigis en nian memoron kortuŝajn scenojn de la kongreso.
La albumo estas eldonita de Eldonejo Nova Stelo, Pekino, 2005. 172 p. 180 X 210 mm. Plenkolora. Prezo: 60 EUR
Speciala oferto je tre favora prezo: 18 EUR (20 USD); Sendkosto: 4 EUR (5 USD).
Mendebla ĉe la Distribua Fako de El Popola Ĉinio, P. O. Kesto 77, CN-100037 Beijing, Ĉinio.
Telefono: +86-10-68995937
Telefakso: +86-10-68321808
Retpoŝto: <libroservodeepc@163.com>
Redaktoro: Niu Xueqin
|