Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Korea bildstria filmo "Esperanto" gajnis premion en Japanio
2012-07-04

    En la 26-a de januaro 2005, en Urba Centra Hotelo en Tokio, la korea bildstria filmo "Esperanto" gajnis premion de la Korea Instituto por Kulturenhava Promocio ĉe la 19-a Japana Diĝit-enhava Granda Premiado. "Esperanto", gajninta la plej altan premion inter alilandaj bildstrioj kaj verkita de s-ro Oh Jha-Gyun (filmarta studento de Hansu Universitato en Koreio), rakontas pri la homo, kiu pere de religio kaj racio, ne kompromisas kun la nuna distordita socio.

 

    La Diĝit-enhava Granda Premiado (Digital Contents Grand Prix) estas organizita de la Japana Diĝit-enhava Asocio, ĉiu-jare ekde 1986, sub la aŭspicio de la Ministerio de Ekonomio kaj Industrio de Japanio, por stimuli la evoluon de la japana diĝit-enhava industrio. Recente, ili instigas bonajn filmojn de Koreio kaj Taiwan, Ĉinio. Ekde 2002, la Korea Instituto por Kulturenhava Promocio subtenas la japanan organon por trovi bonajn novajn filmojn de koreaj artistoj.

 

Redaktoro: Niu Xueqin

 
En la jaro 2011 IEK (Internacia Esp-Konferenco) okazis en urbo Wuhano, Ĉinio,s-ano Eugene de Zilah, la ĉefredaktoro de La Gazeto, prelegis pri "ĉina saĝo en eŭropa perspektivo", li elcitis la tradukon de Daŭo De Jing de Laozi, esperantigita de Wang Chongfang...
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

























 
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng