Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Rondvojaĝo por Junularaj Olimpikoj
2012-07-04


Ekveturo de Nankino 
 

Volontuloj de la Junularaj Olimpikoj adiaŭas la vojaĝantojn. 

 

    La 1-an de julio Huang Haitao, propaganda volontulo honorita de la Organiza Komitao de Junularaj Olimpikoj 2014, kaj tri liaj familianoj, komencis de Nankino tutlandan vojaĝon per trakampa aŭto. Ili veturos 55 mil kilometrojn dum 150 tagoj. Survoje ili kolektos subskribojn de olimpikaj ĉampionoj kaj bondezirojn de dek mil personoj por la Junularaj Olimpikoj okazontaj en Nankino kaj propagandos la Junularajn Olimpikojn en elementaj kaj mezaj lernejoj.

 

    Post la tutlanda vojaĝo ili faros mallongtempan ripozon en Nankino kaj denove komencos la vojaĝon ĉirkaŭ la eŭrazia kontinento kaj tra la Norda Poluso. Ili vizitos ĉinajn ambasodorejojn kaj ĉindevenulajn societojn, kolektos subskribojn kaj donacos memoraĵojn de la Junularaj Olimpikoj en Nankino por ke oni konu kaj subtenu la Junularajn Olimpikojn.

 

(Redaktoroj: Liu Sigong kaj Liu Zijia)

 

 

 
La domo de la centra oficejo de UEA en Rotterdam konstruiĝis en aŭgusto 1887.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

























 
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng