Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Ĉinaj filmlaborantoj kaj filmamantoj funebris Zhang Ruifang en Ŝanhajo
2012-07-05


En la funebra kunveno 
 
 
Li Shuangshuang prezentita de Zhang Ruifang

 

    La 3-an de julio okazis en la funebra salono Longhua de Ŝanhajo la funebra kunveno por fama artistino Zhang Ruifang. En la kunveno partoprenis filmlaborantoj kaj filmamantoj en Ŝanhajo.

 

    Zhang Ruifang naskiĝis la 15-an de junio 1918 en Baoding de Hebei-provinco. En la jaro 1935 ŝi venis al Beiping (la nuna Pekino) kaj komencis sian studon en la fakultato de okcidenta pentraĵo de la Beiping-a Faka Lernejo de Arto kaj partoprenis en teatra aktivado. En la jaro 1938 ŝi veturis al Chongqing kaj tie partoprenis en prezentado de "Qu Yuan", "Familio" kaj "Pekinanoj". Ŝi estis unu el la tiamaj kvar famaj virinaj roloj sur scenejoj de teatraĵoj kaj ŝia prezentado estis simpla, emocia kaj plena je pasio. Ŝi prezentis serion da freŝaj kaj vivaj figuroj, inter kiuj la figuro Li Shuangshuang en la komedio "Li Shuangshuang" estas neforgesebla por ĉinoj. En la jaro 1963 ŝi ricevis la premion de la plej bona aktorino de la 2-a Ĉina Filmo-premio Baihua pro la figuro Li Shuangshuang.

 

    La 28-an de junio 2012 Zhang Ruifang mortis en Ŝanhajo pro malsano en la aĝo de 94 jaroj.

 

Redaktoroj: Zhang Shuang kaj Niu Xueqin

 

 

 
Mondial prezentas en ĉi tiu volumo 60 mikronovelojn kaj unu suplementan novelon de la Esperanta aŭtoro Liven Dek (Miguel Gutiérrez Adúriz).
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo





























30 Jaroj de Reformado kaj Pordomalfermo Pliaj


 
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng