2012-07-05
 Partoprenantoj prezentas kantojn kaj dancojn en la inaŭgura ceremonio. |
Vespere de la 2-a de julio inaŭguriĝis la 11-a ĉinlingva uzkapabla konkurso "Ĉin-lingva Ponto" kun la temo "Mia Ĉina Sonĝo" en Changsha, ĉefurbo de Hunan-provinco en la meza parto de Ĉinio. En la inaŭgura ceremonio ĉeestis 117 partoprenantoj el 91 konkur-regionoj de 70 landoj. La partoprenantoj kaj ĉinaj famaj artistoj kune donis mirindajn ludojn ĉinajn kaj okcidentajn al ĉiuj vizitantoj en la ceremonio. Ĉi tiuj partoprenantoj ne nur konkuros unu kontraŭ la alia pri ĉinlingva uzkapablo, ĉina kulturo kaj siaj talentoj, sed ankaŭ spertos specialan kulturon de Changsha kaj Yueyang dum la konkurso.
La ĉinlingva uzkapabla konkurso "Ĉin-lingva Ponto" jam sukcese okazis dek fojojn dum la pasintaj jaroj. En ĝi partoprenis ĉ. ducent mil studentoj el diversaj landoj. La konkurso donis gravan platformon al la universitataj studentoj el la tuta mondo por lerni kaj koni la ĉinan lingvon kaj Ĉinion. Ĝi estas ponto kiu interligas la korojn de ĉinaj kaj alilandaj gejunuloj.
Redaktoro: Liu Sigong kaj Xie Ruifeng
|