Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Libroj ligas kulturojn
2012-07-05


Wang Chen (la dua de dekstre), direktoro de la Informa Oficejo de la Ŝtata Konsilantaro de Ĉinio, donacas la bibliografion al Hideo Yamamoto (la unua de maldekstre), prezidanto de Soka-universitato. 
 
 
Wang Chen (dekstre), direktoro de la Informa Oficejo de la Ŝtata Konsilantaro de Ĉinio, kaj Hideo Yamamoto (maldekstre), prezidanto de Soka-universitato, kune inaŭguras la ĉinan sekcion de la universitata biblioteko.

 

    La 3an de julio en Tokio, Japanio, okazis ceremonio, en kiu la Informa Oficejo de la Ŝtata Konsilantaro de Ĉinio donacas librojn al Soka-universitato. Wang Chen, direktoro de la Informa Oficejo de la Ŝtata Konsilantaro de Ĉinio, ĉeestis al la ceremonio kaj inaŭguris la ĉinan sekcion de la universitata biblioteko.

 

    Wang Chen faris prelegon en la universitato. Li diris, ke la donacitaj libroj reflektas progreson kaj modernan vivon de la ĉina socio; en la venontaj dek jaroj Ĉinio liveros freŝajn eldonaĵojn al la universitato, esperante, ke ili malfermos la fenestron por koni Ĉinion kaj starigos ponton por la reciproka kompreno inter Ĉinio kaj Japanio.

 

    Hideo Yamamoto, prezidanto de Soka-universitato, diris, ke en la jaro 1968 kreinto de la universitato Daisaku Ikeda la unua iniciatis en Japanio la renormaligon de la diplomatiaj rilatoj inter Japanio kaj Ĉinio, kaj tio alvokis respondojn en Japanio; en la sekvaj kelkdek jaroj gvidite de Hideo Yamamoto, Soka-universitato sin dediĉis al interŝanĝoj edukaj kaj kulturaj kun Ĉinio; la libroj estas bonaj donacoj ne nur por studentoj en la universitato, sed ankaŭ por la japana popolo, precipe por la japana junularo, kiu kondukos la landon al la estonteco.

 

    La librodonaco estas unu el la aktivadoj de "Koni Ĉinion", kunaranĝitaj de la Informa Oficejo de la Ŝtata Konsilantaro de Ĉinio kaj la ĉina ambasadorejo al Japanio, kaj inaŭgurita unu tagon antaŭe.

 

(Redaktoroj: Zhao Xi kaj Liu Zijia)

 

 

 
Mondial prezentas en ĉi tiu volumo 60 mikronovelojn kaj unu suplementan novelon de la Esperanta aŭtoro Liven Dek (Miguel Gutiérrez Adúriz).
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo





























30 Jaroj de Reformado kaj Pordomalfermo Pliaj


 
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng