Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Pentraĵa ekspozicio de fama ĉina pentristo inaŭguriĝis en Parizo, Francio
2012-07-06


Fan Zeng (la tria de maldekstre) en sia ekspozicio 
 
 
Fan zeng

 

    En la 4-a de julio okazis pentraĵa ekspozicio kun la titolo "Pompa Parizo -- Fan Zeng 2012 en Parizo" en la Centro de Ĉina Kulturo en Parizo (Centre Culturel de Chine à Paris), Francio. Multaj invititoj ĉeestis al la inaŭgura ceremonio de la ekspozicio por ĉina pentristo Fan Zeng en la centra halo borde de la rivero Seine.

 

    Fan Zeng naskiĝis en 1938 en la urbo Nantong de la provinco Jiangsu en sudorienta Ĉinio. Li estas fama pentristo kaj erudiciulo en la nuna socio. Li verkis ĉirkaŭ 150 librojn, kaj liaj pentraĵoj donis grandan influon al la nunan ĉinan pentrarton.

 

    En la ekspozicio eksponiĝis 35 liaj eminentaj verkoj, inkluzive de 8 kaligrafaĵoj. La elmetaĵoj plejparte estis verkitaj de Fan Zeng en la lastaj jaroj. Samtempe, la pentraĵa ekspozicio de ĉi tiu elstara artisto estas grava programero de la inaŭgura celebro en la ĉi-jara Nantong-a kultura festivalo kun la temo "Aromo de Jasmena Floro -- Jiangsu-a Kultura Jaro en Parizo".

 

Redaktoro: Zhang Shuang kaj Xie Ruifeng

 

 

 
Mondial prezentas en ĉi tiu volumo 60 mikronovelojn kaj unu suplementan novelon de la Esperanta aŭtoro Liven Dek (Miguel Gutiérrez Adúriz).
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo





























30 Jaroj de Reformado kaj Pordomalfermo Pliaj


 
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng