Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Trajtoj de la Ĉina E-Movado
2012-07-06

de ZOU GUOXIANG

 

 


Lusin (la tria de maldekstre en la unua vico) kaj V. Eroŝenko (la dua de maldekstre en la unua vico) inter esperantistoj de Pekino (1922) 
 

Vicĉefministro Chen Yi kaj lia edzino Zhang Qian en E-ekspozicio (1963) 
 
 
La surskribo de Mao Zedong (1939)
 

Zhao Qizheng (dekstre) kaj R. Corsetti (maldekstre) en interparolado ĉe la 89-a UK 
 

Luo Jun (maldekstre) kaj Chu Tunan (dekstre) en interkonsiliĝo pri E-laboro (1986) 

 

    Komence de la Movado

 

    En la komenco de la 20-a jarcento, Ĉinio estis suferanta invadon de imperiismaj landoj kaj subpremon de internaj feŭdaj fortoj. La ĉina popolo baraktadis en mizera abismo.Tio vekis la konsciencajn, patriotajn ĉinojn al senĉesa batalo kaj leviĝis por serĉi la novan vojon plifortigi la landon kaj riĉigi la popolon.Tiam ekondis lernado de Japanio kaj Okcidento, dume multaj ismoj inundis nian landon, ekzemple anarkiismo, socialismo, marksismo kaj aliaj, ĉiu el ili estis kun malsama intenco. Krome, nombro da intelektaj ĉinoj plendis, ke la ĉina lingvo estas malfacile lernebla, kaj malhelpas klerigadon de ĉinoj kaj socian progreson de la lando, tial ili postulis reformadon de la lingvo. Ĝuste en tia situacio venis Esperanto kune kun la interna ideo. Ĉinaj intelektuloj --- ĉu anarkiistoj aŭ marksistoj aŭ aliaj kredantoj --- ĉiuj prenis Esperanton kiel novan ilon kaj novan progreseman penson por atingi sian aspiratan celon al homa amo, humanismo, egalrajto, socia harmonio kaj mondpaco, kiuj multe akordiĝas kun la doktrinoj de ĉinaj antikvuloj "krei la komunan lingvon" kaj "fondi komunan harmonian mondon". Ĉinaj esperantistoj ne nur akceptis la ideon de Zamenhof kaj lernis lian lingvon, sed ankaŭ ĝin uzis kaj disvastigis en strikta ligiĝo kun la sorto de la ĉina popolo, la socia progreso kaj la mondpaco. Dank' al iliaj lojalecoj al sia ideo kaj klopodo nia lingvo jam enradikiĝis, burĝonis, kreskis kaj ankoraŭ kreskas sur la vasta tero de Ĉinio.

 

    Moralaj Fortoj por Nia Movado

 

    Al la ĉina E-movado ne mankas favoraj kondiĉoj por ĝin disvolvi. Unu el ili estas la subteno de centoj da ĉinaj famaj politikistoj, pensuloj, edukistoj, sciencistoj, literaturistoj kaj sociaj agantoj. La sukcesoj atingitaj en la pasinta kaj nuna movado nedisigeblas de iliaj aprobo kaj kontribuo. Ĉi-sube mi nur prezentas al vi kvar el tiaj personoj.

 

    Cai Yuanpei (1868—1940) memlernis Esperanton en Germanio, kie li studis en 1907-1911. Li subtenis la revuon "La Tempoj Novaj" eldonitan en Parizo por disvastigi Esperanton. Kiel edukisto li diris: "La ĉina lingvo estas diferenca de la okcidentaj, sed ni ne povas ne komunikiĝi kun aliaj landoj. Ni ne povas ne lerni de aliaj landoj. Ĉi-flanke ni bezonas internacian helpan lingvon, kaj Esperanto ja estas la plej taŭga." En 1912 li funkciis kiel la unua ministro de edukado de la Ĉina Respubliko kaj donis la dekreton, ke ĉiuj normalaj lernejoj de Ĉinio instalu la E-kurson kiel nedevigan kurson. Li postulis, ke la elementaj lernejoj starigu tian kurson. En la Pacifika Konferenco pri Edukado en Honoluluo, 1921, li proponis, ke ĉiuj ĉeestantaj landoj instruu Esperanton al la pli-ol-10-jaraj lernantoj kaj traduku diverslandajn librojn en Esperanton. Tiu propono estis aprobita de la konferenco. Laborante kiel rektoro de la Pekina Universitato en 1917, li funkciigis nedevigan kaj devigan kursojn de Esperanto. Laŭ lia propono fondiĝis la E-Instituto sub la Pekina Universitato. Post kiam li ĉeestis la 16-an UK-on en Vieno, 1924, li fondis la E-redaktan Komisionon por Traduki kaj Eldoni E-librojn. En la komenca periodo li faris gravajn kontribuojn por instrui kaj disvastigi nian lingvon en la ĉina E-movado.

 

    Lusin (1881—1936) estis fama pensulo kaj literaturisto. Kvankam li ne estis esperantisto, tamen li ne nur forte subtenis Esperanton kaj mem verkis artikolojn en revuoj por ĝin propagandi, sed ankaŭ kuraĝigis esperantistojn traduki E-literaturaĵojn kaj monhelpis ilin en eldonado. Li alte taksis la farojn de esperantistoj kaj la valoron de Esperanto. Aŭguste de 1936, Lusin respondis al la redakcio de La Mondo: "Mi estas certa, ke mi aprobas Esperanton, kaj mi aprobas ĝin jam antaŭ tre longe, eble antaŭ 20 jaroj. La kialoj estas simplaj. Unue, per Esperanto ni povas unuiĝi kun multaj homoj de la mondo kaj precipe kun la subpremataj popolanoj; due, per Esperanto oni povas konigi literaturaĵojn; trie, ni konatiĝis kun pluraj esperantistoj, neniu el ili estas duvizaĝa egoisto."* Liaj agoj multe antaŭenigis la ĉinan E-movadon kaj internacian literaturan interŝanĝon en la 20-30 jaroj de la 20-a jarcento.

 

    Mao Zedong (1893-1976) longtempe funkciis kiel prezidanto de la Komunista Partio de Ĉinio kaj ankaŭ de la Ĉina Popola Respubliko. Kiam la sidejo de KPĈ estis en la revolucia bazloko Yan'an, nordokcidenta Ĉinio, tie vigliĝis la E-movado. La 15-an de decembro 1939, okaze de la 80-jariĝo de Zamenhof okazis E-ekspozicio. Samideanoj de la Yan'an-a Esperantista Ligo petis prezidanton Mao, ke li skribu kelkajn vortojn por la ekspozicio. Li skribis jene: "Mi dirus ankoraŭ la samon: Se oni prenas Esperanton kiel formon por porti la ideon vere internaciisman kaj la ideon vere revolucian, do Esperanto povas esti lernata kaj devas esti lernata." Per tiuj vortoj li refoje certigis sian aprobon al Esperanto. Tiu surskribo ege kuraĝigis la lokajn esperantistojn kaj rapide disvastiĝis tra la lando. Mao Zedong ĝuis kaj eĉ nun ankoraŭ ĝuas altan prestiĝon en Ĉinio. Ni plurfoje montris lian surskribon al neesperantaj samideanoj, kaj ili ofte mire diris: Ho, ankaŭ li sciis kaj subtenis Esperanton. Liaj vortoj multe pezas en la ĉina politika pesilo, kaj tiel helpas nin facile konigi Esperanton inter ŝtataj oficistoj kaj multe favoras disvolviĝon de la movado.

 

    Chen Yi (1901—1972) estis membro de la Politika Buroo de la Centra Komitato de KPĈ, vic-ĉefministro de la Ŝtata Konsilantaro de Ĉinio kaj ministro de la Ministerio de Eksteraj Aferoj. Li bone konis kaj subtenis la Esperantan aferon. En 1956 li aprobis refunkciiĝon de ĈEL kaj en 1957 reaperiĝon de EPĈ. Sankciite de li en 1966, EPĈ ekeldoniĝis monate. Julie de 1963 okazis en Pekino E-ekspozicio kaj la Unua Ĉina E-laborkunsido. Li ne nur vizitis la ekspozicion, sed ankaŭ ĉeestis la kunsidon kaj faris gravan paroladon. Li diris: "Mi alte taksas Esperanton. La Ŝtata Konsilantaro kaj la Centra Komitato de KPĈ dankas Esperanton. La laboro en tiu kampo ne estas nenecesa, sed nemankigebla kaj devas multe disvolviĝi." Li kritikis la antaŭjuĝon pri Esperanto, dirante: "Iuj opinias, ke Esperanto estas reforma movado, sed ne revolucia, tial ĝi ne estas farinda...Tio estas 'maldekstra' vidpunkto." Li argumentis pri la signifo de Esperanto: "Kial ni devas fari Esperantan laboron? Ĉar en la mondo estas aro da homoj, kiuj tre ŝatas Esperanton. Kun Esperanto ili estas samideanoj, ignorante diferencon inter blankuloj kaj flavuloj, neglektante ankaŭ la kredon. Tuŝante Esperanton, ili ŝatas interparoli kelke da minutoj kaj kelkdek minutojn, tial tiu laboro estas farinda. Kie estas popolo, tie ni devas fari laboron." Lia parolado ne nur ludis la rolon kiel lecionon al ŝtataj oficistoj, kiuj ne bone konis Esperanton, sed ankaŭ grandskale antaŭenpuŝis nian movadon.Tuj poste la Eduka Ministerio anoncis fondon de E-kursoj en altlernejoj, la Pekina Radio Internacia komencis E-disaŭdigon, la Pekina Disaŭdiga Instituto ekfunkciigis E-kurson por elkulturi profesiajn E-laborantojn, kaj ankaŭ vigliĝis la lokaj E-aktivadoj tra la lando.

 

    Amikoj de Esperanto

 

    Decembre de 1981 fondiĝis la societo Amikoj de Esperanto. Tuj poste ni ricevis varmajn gratulojn de prezidanto de UEA Gregoire Maertens, ĝia ĝenerala sekretario Flora Szabo-Felso kaj prezidanto de la Sveda Parlamento Ingemund Bengtsson. S-ino Flora Felso diris: "Mem la listo de iniciatintoj estas tre impona, ja ĝi konsistas el nomoj ne nur en Ĉinio bone konataj.Tiel mi certas, ke la internacia reputacio de tiuj personoj ankaŭ en aliaj landoj favore influos la sintenon al Esperanto. La fondo de via organizo pravigas miajn surloke akiritajn impresojn, ke en Ĉinio nia movado renkontas vere bonajn kondiĉojn." La societo estis iniciatita de dek ĉinaj famuloj inkluzive de Chu Tunan kaj Hujucz, eks-vicprezidantoj de la Konstanta Komitato de la Ĉina Popola Kongreso, Bakin, fama verkisto kaj eks-prezidanto de la Federacio de Ĉinaj Verkistoj k.a.. La membraro konsistas el reprezentantoj de la Ĉina Popola Kongreso, anoj de la Ĉina Popola Politika Interkonsiliĝa Konferenco, E-subtenantaj politikistoj, ministroj kaj sociaj aŭtoritatuloj. Ili kovras diversajn branĉojn de nia socio. La societo havas sian celon agi por diskonigi Esperanton al diversaj sociaj kampoj kaj popularigi ĝian influon en la ĉina socio, kaj aliflanke por doni moralan forton al internacia E-movado, por ke ĝia idealo realiĝu kiel eble plej baldaŭ.

 

    Dum la ekzisto de la societo en pli ol 30 jaroj, ĝi ludis gravan rolon en nia movado. Ĝiaj membroj ofte iniciatis, subtenis kaj ĉeestis gravajn E-aktivadojn, inter kiuj estis la naskiĝtago de Zamenhof, la centjara festo de Esperanto, la 90-jariĝo de UEA, okazigo de la 71-a kaj 89-a UK-oj, la 5-a Pacifika Kongreso de Esperanto, la 1-a Azia Kongreso de Esperanto kaj la 60-jariĝo de EPĈ kaj ĈEL. La organizo faris multon en la E-movado ĉina kaj internacia.

 

    En la 89-a UK, Renato Corsetti, prezidanto de UEA, kaj Lee Chong-Yeong, ĝia vicprezidanto, trovis, ke la ĉina societo Amikoj de Esperanto ludas gravan rolon en la ĉina E-movado kaj ankaŭ en preparado de la kongreso, opiniante, ke ĝi estas imitinda kaj kuraĝiga ekzemplo por la internacia E-movado. Nelonge post la kongreso s-ro R. Corsetti skribis al Zhao Qizheng, ministro de la Informa Oficejo de la Ŝtata Konsilantaro de Ĉinio kaj prezidanto de la Honora Komitato de la 89-a UK, invitante, ke li estu "amiko de Esperanto" de la internacia E-komunumo. S-ro Zhao respondis al s-ro R. Corsetti, ke li volonte estu amiko de Esperanto. Li esprimis, ke li volas dediĉi sian forton por disvastigi Esperanton internacie, kredante, ke la internacia helpa lingvo plie akcelos interkompreniĝon kaj amikecon inter la popoloj de diversaj landoj.

 

    Subteno de KPĈ kaj la Ĉina Registaro

 

    De la movada komenco ĉinaj esperantistoj multe atentas aplikadon de Esperanto en servo al la ĉina popolo, la naciliberiga movado, la internacia kultura interŝanĝo kaj diskonigo de Ĉinio. Nia movado evoluis historie sub la influo de KPĈ, kaj depost la fondiĝo de la nova Ĉinio,1949, disvolviĝas apogate kaj gvidate de la ĉina registaro kaj KPĈ. Kiel Hujucz, la unua prezidanto de ĈEL, diris: "La Komunista Partio de Ĉinio donis grandan atenton al Esperanto. Sen la gvido de KPĈ, Esperanto ne povus disvastiĝi en Ĉinio. Post la fondiĝo de la nova Ĉinio, KPĈ kaj la registaro atentas Esperanton, kaj prezidanto Mao Zedong, ĉefministro Zhou Enlai kaj vicĉefministro Chen Yi subtenis Esperanton. Nun en multaj landoj de la mondo troviĝas esperantistoj, tamen, eble, nur la kompartio kaj registaro de Ĉinio donas tiel grandan atenton al Esperanto." Estas konate, ke multaj el la ĉinaj esperantistoj estis komunistoj. Ili partoprenis en la ĉina revolucio, sekvante KPĈ. Post la fondiĝo de la Respubliko, ili eklaboris kiel ŝtataj funkciuloj en la registaro, kaj iuj fariĝis ŝtataj altranguloj. Krome, KPĈ mem bone konis kaj konfirmis la rolon de nia lingvo ludatan en la internacia kultura interfluo kaj diskonigo de Ĉinio. La registaro metas la ĉefajn E-agadojn en la laborplanon de koncernaj institucioj kaj subtenas E-organizojn ne nur morale kaj politike, sed ankaŭ finance.

 

    1. Dank' al klopodoj de ĈEL, aŭguste de 1963 la Eduka Ministerio de Ĉinio faris oficialan dokumenton, ke ĉiuj altaj lernejoj, se la kondiĉoj permesas, povu havi en sia fremdlingva fakultato Esperanton kiel dua-fremdlingvan kurson kaj en siaj aliaj fakultatoj kiel nedevigan kurson por elkulturi Esperantajn fakulojn. Depost tio aperis multaj E-kursoj en ĉinaj altaj lernejoj.

 

    2. Decembre de 1979, tuj post la "kultura revolucio", la Propaganda Departemento de Centra Komitato de KPĈ disdonis oficialan dokumenton al siaj koncernaj institucioj de ĉiuj provincoj, municipoj kaj aŭtonomaj regionoj kun la postulo, ke ili subtenu la lokajn E-organizaĵojn en la E-aktivadoj. Dank' al tiu dokumento ree ekvigliĝis la ĉina E-movado.

 

    3.En aŭspicioj de la ĉina registaro, respektive en 1986, 1992, 1996 kaj 2004 okazis en Ĉinio la 71-a UK, la 5-a Pacifika E-Kongreso, la 1-a Azia E-Kongreso kaj la 89-a UK. Tiuj faroj ne nur antaŭenigis la ĉinan movadon, sed ankaŭ donis multan influon al la internacia E-movado.

 

    4.La retejo de la Ĉina Interreta Informa Centro(ĈIIC) estas administrata de la Ĉina Fremdlingva Eldona kaj Distribua Buroo kaj gvidata de la Informa Oficejo de la Ŝtata Konsilantaro de Ĉinio. La retejo disdonas informojn al la mondo per la lingvoj ĉina, angla, rusa, franca, germana, japana kaj Esperanto sur 10-specaj hejmpaĝoj. Ĝia Esperanta paĝo ĉiutage liveras al legantoj ampleksajn kaj ĝustatempajn informojn pri diversaj facetoj de la ĉina socio en siaj pluraj rubrikoj. Post la ekfunkcio en septembro 2000, la Esperanta paĝo, vaste ŝatata de en- kaj eksterlandaj legantoj, vekis grandan atenton eĉ de iuj gravaj amaskomunikiloj de Okcidento. Dank' al ĝi pli kaj pli da homoj konas Ĉinion, Esperanton kaj E-movadon.

 

    5.La Ĉina Radio Internacia ĉiutage disaŭdigas al la mondo informojn per 61 lingvoj, inter kiuj estas Esperanto. De 1964 ĝis 2012, la E-disaŭdigo jam daŭras 48 jarojn. La E-disaŭdigo okazas kvarfoje ĉiutage, unu horon ĉiufoje, respektive al Eŭropo, Nord-Ameriko, Azio kaj Oceanio, per ok ondoj. La riĉa enhavo ampleksas ne nur novaĵojn ĉinajn kaj internaciajn, sed ankaŭ specialajn facetojn de ĉinaj kulturo, ekonomio, socia vivo, ekstera politiko, E-agadoj, gravaj eventoj kaj aliaj flankoj. La E-aŭskultantoj sin trovas en pli ol 70 landoj kaj regionoj, kaj la vasteco okupas la unuan lokon el la 61-lingvaj disaŭdigoj de ĈRI. La E-disaŭdiga redakcio ofte ricevas laŭdojn kaj altan takson al siaj laboro kaj klopodo. Ĉio ĉi meritas fieron ne nur de ili, sed ankaŭ de nia tuta rondo.

 

    6.Dum dekoj da jaroj la redakcio de El Popola Ĉinio (EPĈ) kaj la Ĉina Esperanto-Ligo (ĈEL) laboras sub la patroneco de la Ĉina Fremlingva Eldona kaj Distribua Buroo. Ĝi estas unika ŝtata institucio, sub kies gvido funkcias kvin revuoj kaj ses eldonejoj en pluraj lingvoj. S-ro Luo Jun (1913-2004) estis la unua estro de la buroo kaj vicprezidanto de la societo Amikoj de Esperanto. Li lernis Esperanton en sia juneco. Estante la buroestro, li ofte vizitis la oficejon de ĈEL kaj la redakcion de EPĈ, kaj persone zorgis pri iliaj laboroj kaj helpis ilin solvi malfacilajn problemojn. Post li la aliaj gvidantoj de la buroo daŭre metas grandan atenton sur la E-laboron, tiel ke ĈEL kaj EPĈ ĉiam irigas siajn laborojn glate kaj sukcese tute dank' al la plena subteno kaj sufiĉa subvencio de tiu buroo.

 

____________________

 

    *Ĉiuj citaĵoj en la tekso el la libro Konciza Historio de la Ĉina Esperanto-Movado, Eldonejo Nova Stelo 2004.

 

 

 
Pri Dao De Jing de Laŭzi, konas aŭ scias preskaŭ ĉiuj kleruloj en la tuta mondo, kaj priaj tradukoj, recenzoj, klarigoj, komentarioj ktp.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

























 
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng