Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
La Mongola Kultura Festivalo okazis en Ulan-Batoro, Mongolio
2012-07-06

de HUO WEN

 


Rilataj estroj tondas la rubandon en la inaŭgura ceremonio de la Mongola Kultura Festivalo. 
 

En la fotoekspozicio "Urbo kaj homoj -- impresoj pri Erdos" 
 

Ĉinaj kaj mongolaj artistoj kune prezentas kanton. 
 

Ĉinaj kaj mongolaj esperantistoj en la Esperanto forumo 

 

    De la 2-a ĝis la 5-a de julio okazis en Ulan-Batoro, ĉefurbo de Mongolio, la Mongola Kultura Festivalo, aktivado por la Esperanta Azia jaro 2012. La festivalo kun la temo "Stepo kun Espero" estas kune aranĝita de la Ĉina Fremdlingva Eldona kaj Distribua Administracio, la Mongola-Ĉina Amika Asocio kaj la Informa Oficejo de la Popola Registaro de la Aŭtonoma Regiono de Interna Mongolio, kaj gastigita de la Ĉina Esperanto-Ligo, la Mongola Esperanta Asocio, la redakcio de El Popola Ĉinio kaj la Propaganda Departemento de la Kompartia Komitato de la Urbo Erdos.

 

    Lu Cairong, vicprezidanto de la Ĉina Fremdlingva Eldona kaj Distribua Administracio, diris en la inaŭgura ceremonio de la festivalo, ke la amika komunikado inter esperantistoj de Ĉinio kaj Mongolio senĉese riĉigis enhavon de la dulandaj popolaj interfluoj kaj fariĝis interkomunika kanalo kun aparta trajto por fortigi la amikajn interrilatojn de la du landoj. Li diris ankaŭ, ke disvolvado de internacia kultura interŝanĝo jam fariĝis grava platformo kaj efika maniero por akceli interkomunikadon, interŝanĝon kaj interkomprenon inter malsamaj landoj, malsamaj etnoj kaj malsamaj kulturoj.

 

    Samdan Tsedendamba, estro de la Mongola Buroo de Civilaj Servantoj de la Registaraj Organizoj, diris en sia parolo, ke li tre ĝojas pro tio, ke la unua aktivado por la Esperanta Azia Jaro 2012 okazis en Mongolio. Li opinias, ke Ĉinio faris grandan penadon kaj elstaran kontribuon por disvastigi Esperanton. Li esperas, ke la rilatoj inter esperantistoj de la du landoj daŭre disvolviĝos.

 

    Laŭ plano la Ĉina Fremdlingva Eldona kaj Distribua Administracio kaj ĝiaj malsupraj institucioj -- la Ĉina Esperanto-Ligo kaj la redakcio de El Popola Ĉinio -- okazigos serion da aktivadoj por la Esperanta Azia Jaro en Vjetnamio, la Korea Respubliko kaj aliaj aziaj landoj por antaŭenpuŝi kaj akceli amikan komunikadon inter la popoloj kaj kulturajn interŝanĝojn inter la aziaj landoj per Esperanto kiel aparta platformo.

 

    La Mongola Kultura Festivalo konsistas el fotoekspozicio kun la temo "Urbo kaj homoj -- impresoj pri Erdos", la koncerto "Nokto sur stepo" kaj la Esperanta forumo. Dum la festivalo la dulandaj esperantistoj faris interŝanĝojn pri la Esperanta movado de siaj landoj, kune diskutis pri disvolviĝo de la azia Esperanta movado en la nova situacio kaj okazigis aktivadon kun aparta trajto.

 

Redaktoroj: Zhao Xi kaj Niu Xueqin

 

 

 
La libro Rusa Novelaro enhavas la plej bonajn rakontojn kaj novelojn de Aleksandr Puŝkin, Miĥail Lermontov, Nikolaj Gogol, Ivan Turgenev, Fjodor Dostojevskij, Miĥail Saltykov-Ŝĉedrin, Lev Tolstoj kaj Anton Ĉeĥov.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo























30 Jaroj de Reformado kaj Pordomalfermo Pliaj


 
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng