Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Ulink ricevis premion de elstara kontribuo
2012-07-06


S-ino Ann Puntis donas premion al Liang Xun 'an. 

 

    La 4an de julio la komitato de internacia ekzameno sub Kembriĝo-Universitato honoris s-ron Liang Xun 'an, direkcia prezidanto de la ŝanhaja eduka institucio Ulink, per premio de elstara kontribuo.

 

    Ulink, neregistara institucio entreprenanta internaciajn edukadon kaj interŝanĝon, starigis internaciajn lernejojn kune kun la Instruista Universitato de Suda Ĉinio, Instruista Universitato de Ŝanhajo kaj aliaj ses superaj lernejoj. En la jaroj de 2007 ĝis 2012 tiuj lernejoj konservis rekordojn, ke ĉiuj iliaj diplomitoj estis akceptitaj de eksterlandaj altlernejoj. Ekzemple en la Kembriĝa Internacia Centro sub Instruista Universitato de Ŝanhajo, ĉijare 240 diplomitoj ricevis 902 akcepto-avizojn, kaj 17 el ili ricevis avizojn de universitatoj Oksfordo kaj Kembriĝo de Britio, ĝis la fino de julio.

 

    S-ino Ann Puntis, direktoro de la komitato de internacia ekzameno sub Kembriĝo-Universitato, speciale aranĝis vojaĝon al Ŝanhajo por doni la premion al Liang Xun 'an. Ŝi diris, ke en sinsekvaj ses jaroj Ulink atingis la celon, ke 1% da ĝiaj diplomitoj sukcese eniris en mondkonatajn altlernejojn same kiel la samaĝaj studentoj en evoluintaj landoj, kaj tio estas miraklo de edukado.

 

(Redaktoroj: Liu Sigong kaj Liu Zijia)

 

 

 
La libro Rusa Novelaro enhavas la plej bonajn rakontojn kaj novelojn de Aleksandr Puŝkin, Miĥail Lermontov, Nikolaj Gogol, Ivan Turgenev, Fjodor Dostojevskij, Miĥail Saltykov-Ŝĉedrin, Lev Tolstoj kaj Anton Ĉeĥov.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo





























30 Jaroj de Reformado kaj Pordomalfermo Pliaj


 
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng