Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Surmonta dialogo
2012-07-06

 

de HU GUOZHU

 

Surmonta dialogo

 

Li Bai(701-762)

 

Vi miris: Kial loĝi sur la verda mont'?

 

Mi ridas liber-kore, sen respondo.

 

Persikofloroj dance naĝas sur la ond'

 

For de la homoj, al alia mondo.

 

--- Trad. Kalocsay

 

0=0/ =0/ =0/ -0/ =0/ =

0=0/ -0/ =0/ -0/ =0

0-0/ =0/ =0/ =0/ -0/ =

0-0/ =0/ -0/ =0/ =0

 

signifas en la supra skemo

 

0 sen-akcenta silabo

 

= gramatika akcento

 

- ritma akcento

 

山中问答

 

问余何意栖碧山,

 

笑而不答心自闲。

 

桃花流水杳然去,

 

别有天地非人间。

 

    Klarigo pri la poemo:

 

    En la antikva Ĉinio troviĝis miriadoj da poetoj kaj poemoj, sed nia nuna rubriko povas konigi al vi prioritate nur tiujn pecojn kiuj jam havas sian esperantigon pli malpli renoman.

 

    Literatura Mondo eldonis en 1931 la poemaron "Eterna Bukedo" de Kalocsay, ene de la libro jam troviĝis 7 poemoj de Li Bai (Li Tai Po), esperantigitaj de Kalocsay. Tio estas rigardata kiel la plej frua rekordo tiuflanke (konigo per Esperanto pri Li Bai). El tiu poemsepo mi elektis la poemon “Surmonta dialogo”.

 

    En la ĉina originalo, la titolo de tiu ĉi poemo legiĝas en pluraj versioj, ekz. "Responde al Demando", "Responde al Demando de Laiko", "Surmonte Responde al Vulgarulo", dum Kalocsay esperantigis kiel "Surmonta dialogo".

 

    Tiu ĉi poemo estas nelonga, kies ĉina originalo konsistas nur el 28 ideogramoj en 4 versoj. La unua verso en la ĉina komenciĝas per la ideogramo "demandi", kiun Kalocsay tradukis per demando-signon. Kalocsay uzis alian vorton "miris" kiu ne aperis en la ĉina originalo sed vivece donis la mienon kun miro, konfuziĝo, ne-kompreno de la demandanto. Aliaj legantoj aŭ opinias ke en la poemo la poeto mem demandis kaj mem respondis al si.

 

    Mirinda sinteno estas la "sen respondo" en la dua verso, sed la tuto de la tria kaj kvara versoj fakte ĉiom estas respondo.

 

    Kie estas la "monto" en la titolo? Vastsence ĝi povas esti ajna bela monto ie aŭ ĉie videbla. Sed iuj opinias ĝin vera loko, ĉar laŭ kronologio pri la vivo de Li Bai, 30-jara li ermite vivis en la Persikoflora Kaverno de Baizhao-monto, en urbo Anlu de Hubei-provinco, Ĉinio.

 

    La "persikofloroj sur la ond'" en la tria verso tre facile vekis la pens-asocion de legantoj pri la fama eseo "Fonto de la Persikofloroj" verkita de Tao Yuanming (365-427) pri utopia lando de ermitoj, lando de feo kaj poezio for de la malpura homa mondo.

 

    Rimaranĝo de la kvarverso en la ĉina poezio estas sama kiel tiu de robajo: la tria verso estas senrima. Sed ni povas tiel diri ke en la traduko de tiu ĉi poemo Kalocsay uzis kontinuan rimon. Por eviti monotonecon, li uzis en la neparaj versoj viran rimon, kaj ankaŭ la nombroj de silaboj estas nesamaj ol tiuj en la paraj versoj. Tiel la poemo aŭdiĝas pli varia kaj orelplaĉa deklamate.

 

    Sama poemo vekas nesamajn reeĥojn pro nesamaj komprenoj ĉe nesamaj legantoj. Tio estas tre natura, ĉar kiel konate estas mil Hamletoj ĉe mil spektantoj.

 

    Mi havas preferon al tiu ĉi poemo de Li Bai pro mia propra interpreto pri la "Verda mont'" en la unua verso. Mi legas ĝin Verda Mondo Esperantujo. Ni multaj esperantistoj dumvive restas en la verda mondo, senplende kaj senpente. Ni ankaŭ pli ol unu fojon renkontas la saman demandon: Kial? Pro kio? Sed kiel ni respondu? Ĉar tio jam koncernas nociojn pri vivo kaj valoro. Al la demando pri kiu ĉiu havas sian apartan volon, ĉu ni povus respondi per unu aŭ du frazoj? Ho, tia mirinda estas nur en mia koro sed malfacile direbla al vi, sinjoro! Do ĉesu, ĉesu! La plej bona sinteno nature estas "Mi ridas liber-kore, sen respondo."

 

Redaktoro: Hu Guozhu

 

 

 
En la jaro 2001 IEK (Internacia Esp-Konferenco) okazis en urbo Wuhano, Ĉinio,s-ano Eugene de Zilah, la ĉefredaktoro de La Gazeto, prelegis pri "ĉina saĝo en eŭropa perspektivo", li elcitis la tradukon de Daŭo De Jing de Laozi, esperantigita de Wang Chongfang. Kiam la traduko de Laozi ankoraŭ ne eldoniĝis, E. Zilah elŝutis la tradukon de Daŭo De Jing per Interneto.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

























 
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng