2012-07-09
 Liu Weimin respondas demandojn de raportistoj. |
La 7-an de julio Liu Weimin, proparolanto de la Ministerio de Eksteraj Aferoj de Ĉinio, diris, ke Diaoyu-insulo estas parto de la teritorio de Ĉinio kaj neniu povas vendi ĝin. Laŭ japana ĉefministro Yoshihiko Noda, Japanio diskutas pri aĉetado de insuletoj apudaj por stabile administri Diaoyu-insulon. Pri tio raportisto demandis la proparolanton. Li respondis, ke de antikveco Diaoyu-insulo kaj la apudaj insuletoj estas parto de la teritorio de Ĉinio kaj super ili Ĉinio posedas nedisputeblan suverenecon. Ĉinio ne permesas vendadon aŭ aĉetadon de sia teritorio kaj daŭre prenos necesajn rimedojn por firme konservi la suverenecon super Diaoyu-insulo kaj tiun super la apudaj insuletoj.
Redaktoroj: Zhao Xi kaj Zhang Xiaotong
|