2012-07-11
 Sovaĝa elefanto detruas plantaĵojn. |
En la 8-a de julio la Forstokultura Buroo de Puer-urbo subskribis asekuran kontrakton kun la Ĉina Pacifika Asekura (Grupo) Kompanio Limigita kontraŭ la akcidento kaŭzita de sovaĝaj bestoj. La buroo pagis 5,5 milionojn da juanoj por premiumo kiu asekuros dek guberniojn sub Puer-urbo de Yunnan-provinco en sudokcidenta Ĉinio. Laŭ la poliso, post kiam la sovaĝaj bestoj detruos proprietaĵojn de lokaj vilaĝanoj, la suferintoj de la akcidento povos ricevi asekuran kompenson kies sumo kovros pli ol 90 procentojn de la perdo.
Pro multiĝo de la aziaj elefantoj, hindaj bizonoj kaj nigraj ursoj en la lastaj jaroj, konflikto inter sovaĝaj bestoj kaj homoj fariĝis pli kaj pli ofta. En la pasinta jaro la sovaĝaj bestoj supremenciitaj jam kaŭzis damaĝojn je pli ol dek milionoj da juanoj en Puer. Do, la registaro de Puer provis asekuri du guberniojn Simao kaj Lancang en la jaro 2010 kaj pagis 1,98 milionojn da juanoj kiel la asekureca kotizo. Laŭ la asekura klaŭzo, la asekura kompanio kompensos la perdojn kun la sumo de malpli ol mil juanoj de la vilaĝanoj je 90 procentoj; se la sumo de asekurita intereso el ĉiuj akcidentoj superos mil, cent juanoj estus libera je kompenso. Tio signifas, ke la vilaĝanoj, kiuj suferis de posedaĵa damaĝo kaŭzita de sovaĝaj bestoj, havas rajton peti monkompenson al la asekura kompanio.
Kaj la ĉi-jara asekura kontrakto jam aneksis la akcident-asekuron de la dek gubernioj sub Puer-urbo en la kadro de la publika respondeca asekuro. Tio povas ne nur malmultigi la perdon de la lokaj vilaĝanoj, sed ankaŭ subteni la protektadon de la sovaĝaj bestoj.
Redaktoro: Liu Sigong kaj Xie Ruifeng
|