2012-07-11
 Malsanulo funkciigas terminalon de la memserva sistemo por akiri sian ekzamen-raporton. |
La 7an de julio Centra Hospitalo de la urbo Karamay, la Xinjiang-a Ujgura Aŭtonoma Regiono, inaŭguris la diĝitan memservan sistemon. Per terminaloj de la diĝita sistemo en la hospitala ambulatorio la pacientoj povas registriĝi, pagi kuracadon kaj medikamentojn, printi ekzamen-raporton, kontroli saldon de sia medicinasekura karto.
La nova diĝita sistemo povas ŝpari tempon al la malsanuloj. Oni konigis, ke ĝi estas la dua "diĝita hospitalo" en la urbo Karamay.
(Redaktoroj: Zhang Shuang kaj Liu Zijia)
|