Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
LIBERAJ STUDOJ - kurso pri la dana astronomo Tycho Brahe
2012-07-11

 

    Ni informas vin ke al la jam 13 ekzistantaj prelegoj de la kursejo LIBERAJ STUDOJ nun aldoniĝis la 14a temo. Por la sekcio Sciencoj samideano Mogens Rude Andersen el Danio pretigis materialon pri la dana astronomo Tycho Brahe. La prezento konsistas el filmita prelego, riĉe ilustrita teksto de la prelego, aldonaj legaĵoj kaj testo pri la temo.

 

    La prelego estas materialo, kiu estis filmita dum la Kultura ekskurso al Norda Selando okazinta dum la 96-a Universala Kongreso de Esperanto, Kopenhago 27 julio 2011, kiun partoprenis deko da esperantistoj - inter ili ankaŭ nia redaktoro. La tre riĉa kulturprogramo, kies aliaj eroj laŭvice estos publikigitaj en la kursejo LIBERAJ STUDOJ espereble plaĉos al vi.

 

    La kurso de LIBERAJ STUDOJ estas senpage sekveblaj, kaj okaze de elŝuto de teksto kaj provo solvi teston la kursanoj povas registriĝi kaj kolekti poentojn dum la studoj kaj trapasoj de testoj.

 

    Ni kore atendas vin ĉe la KLERIGEJA sekcio LIBERAJ STUDOJ aŭ rekte ĉe la prelego pri la dana astronomo Tycho Brahe.

 

(el edukado.net)

Redaktoro: Niu Xueqin

 

 

 
Mondial prezentas en ĉi tiu volumo 60 mikronovelojn kaj unu suplementan novelon de la Esperanta aŭtoro Liven Dek (Miguel Gutiérrez Adúriz).
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo





























30 Jaroj de Reformado kaj Pordomalfermo Pliaj


 
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng