Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Rimportretoj de Li Bai
2012-07-12

de HU GUOZHU

 

 

    Tang-dinastio (618-907) estis la ora epoko de poezio en la antikva Ĉinio. Versaĵoj aperintaj tiu-epoke en Ĉinio nun havis propran nomon Tang-poemoj. Laŭ la "Plena Kolekto de Tang-poemoj" kaj ĝia Suplemento, ekzistis 55,730 Tang-poemoj verkitaj de pli ol 3,700 poetoj, kiuj vidiĝis kiel impona firmamento de brilaj steluloj. Interalie troviĝis tri Majstroj-poetoj, samrange famaj sed kun malsamaj stiloj, estis respektive nomataj kiel la Feo de poezio Li Bai (701-762),la Sanktulo de poezio Du Fu (712-770),kaj la Budho de poezio Wang Wei(701-761). Aprezoj pri iliaj ĉefaj poemoj aperos unu post alia en nia rubriko.

 

    Foje Du Fu verkis poemon kun titolo "La Ok Genioj-vinamantoj". En 22 versoj li pentris la grupan portreton de ok famaj poetoj. Prof. S.J.Zee esperantigis tiun poemon. Versoj pri Li Bai legiĝas jene:

 

    Ekfluas cent poemoj el la dia plum' de Li Bai

 

    ĉe la pokal', Li, en drinkejo en Chang'an dormanta,

 

    Rifuzis enŝipiĝi malgraŭ la alvok' monarĥa:

 

    "Via servant'," li diris, "estas feo vinamanta!"

 

    --- (el “EL ĈINA POEZIO”, p.43)

 

    0 = 0/ - 0/ = 0/ - 0/ = 0/ = 0/ - 0

 

    0 - 0/ = 0/ - 0/ = 0/ - 0/ - 0/ = 0

 

    0 = 0/ - 0/ = 0/ = 0/ - 0/ = 0/ = 0

 

    = 0/ 0 = 0/ = 0/ = 0/ = 0/ - 0/ = 0

 

    Kvar versoj de sepjambo en 15 silaboj, kun duona rimo de x, a, x, a (x=senrima).

 

    Majstro pri majstro, intima amiko pri intima amiko, poeto pri poeto, ekstrema resumo, trafa kaj anim-redona priskribo!

 

    Pentro de portreto per versoj en Esperanta poezio komenciĝis ekde la poemaro de Kalocsay "Rimportretoj" eldonita en 1931. Tio estis poemaro de rondeloj. Origine la skemo de rondelo ne havis devigan limigon pri versoj. Tamen, post kiam la poemaro "Rimportretoj" aperis furora, la formo de rondelo kun 9-silabaj versoj fariĝis speciala fiks-forma skemo por rimportretoj. En 2009, okaze de la Centjara Jubileo de la Ĉina EM, eldoniĝis poemaro "Ĉina Galerio" de Guozhu, kies enhavo ankaŭ estis rimportretoj en rondelo de 9-silabaj versoj. Tiu pri Li Bai legiĝas jene.

 

Rimportreto de

 

Li Bai (701—762)

 

 

Jen Li Bai, feo en ebrio, 0 - 0/ = 0/ - 0/ = 0

 

penikon gvidis pernektare. 0 = 0/ = 0/ - 0/ = 0

 

Kun ombro, luno, solidare 0 = 0/ = 0/ - 0/ = 0

 

li dancis, kaj formiĝis trio. 0 = 0/ - 0/ = 0/ = 0

 

 

Pli viglis lia poezio 0 = 0/ = 0/ - 0/ = 0

 

kun pliaj drinkoj ordinare. 0 = 0/ = 0/ - 0/ = 0

 

Jen Li Bai, feo en ebrio, 0 - 0/ = 0/ - 0/ = 0

 

penikon gvidis pernektare. 0 = 0/ = 0/ - 0/ = 0

 

 

Cirkulis fama komedio, 0 = 0/ = 0/ - 0/ = 0

 

ke reĝo vokis lin deklare, 0 = 0/ = 0/ - 0/ = 0

 

tamen respondis li gargare, = 0/ 0 = 0/ - 0/ = 0

 

rifuzis sen ceremonio: 0 = 0/ - 0/ - 0/ = 0

 

 

"Mi estas feo en ebrio!" 0 = 0/ = 0/ - 0/ = 0

 

 

signifas en la supra skemo

 

0 sen-akcenta silabo

 

= gramatika akcento

 

- ritma akcento

 

    Laŭ rimaranĝo de ABba, abAB, abba, A (majusklo signifas ripeton de la verso)

 

    Ni facile rimarkas, ke la enhavo de la rimportreto ĝuste estas el inspiro de la versoj en la "La Ok Genioj-vinamantoj" de Du Fu, sed estas jam komplete esperantigita.

 

Redaktoro: Hu Guozhu

 

 

 
En la jaro 2011 IEK (Internacia Esp-Konferenco) okazis en urbo Wuhano, Ĉinio,s-ano Eugene de Zilah, la ĉefredaktoro de La Gazeto, prelegis pri "ĉina saĝo en eŭropa perspektivo", li elcitis la tradukon de Daŭo De Jing de Laozi, esperantigita de Wang Chongfang. Kiam la traduko de Laozi ankoraŭ ne eldoniĝis, E. Zilah elŝutis la tradukon de Daŭo De Jing per Interneto.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

























 
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng