2012-07-12
 Interparolas Wang Chen kaj Sidney Shapiro. |
|
 Shapiro donacas al Wang Chen (dekstre) sian aŭtobiografion Mia Ĉinio. |
La 9an de julio en la akompano de Zhou Mingwei, Guo Xiaoyong kaj Lu Cairong, gvidantoj de la Fremdlingva kaj Eldona Buroo de Ĉinio, Wang Chen, direktoro de la Informa Oficejo de la Ŝtata Konsilantaro de Ĉinio, vizitis s-ron Sidney Shapiro, membro de la Tutlanda Komitato de la Ĉina Popola Politika Interkonsiliĝa Konferenco, renoma tradukisto kaj fakulo de la Fremdlingva kaj Eldona Buroo de Ĉinio.
97-jara Shapiro naskiĝis en Nov-Jorko, Usono. En la jaro 1947 li venis al Ĉinio kaj ekloĝis en Ĉinio. Li sin dediĉis al la konstruado de nova Ĉinio kiel fremdlandana fakulo.
Wang alte taksis la atingojn de Shapiro en tradukado de la ĉina literaturo, kaj dankis lin pro lia kontribuo al la disvastigo de la ĉina kulturo. La angla-versia Ĉe Akvorando tradukita de Shapiro estas grava verko en la historio de la ĉina literaturo. Li ankaŭ verkis aŭtobiografiojn Usonano en Ĉinio kaj Mia Ĉinio, kaj librojn pri esploro de ĉinaj problemoj Ekonomia Reformo en Sichuan, Kriminala Leĝo en Feŭdisma Ĉinio ktp. Ili estis eldonitaj en Ĉinio, Usono, Israelo, Singapuro, kaj vekis grandan eĥon en tiuj landoj.
Shapiro dankis al Wang Chen por lia vizito, kaj donacis al li sian aŭtobiografion Mia Ĉinio kun aŭtografo.
(Redaktoroj: Zhao Xi kaj Liu Zijia)
|