Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Pleshakov Alexander, rusa kuracisto de la ĉina medicino
2012-07-12

Teksto de ZHOU JIN

Fotoj de WANG LEI

 


Pleshakov Alexander en palpado de la pulso al la kliento 

 

    Pleshakov Alexander vivas en Ĉinio jam 20 jarojn de sia alveno al la lando post ricevo de majstreca diplomo en la Ŝtata Teknika Universitato de Moskvo. En la unuaj dek jaroj li lernis akupunkturon kaj masaĝon en Pekino kaj finis siajn 5-jarajn studojn pri medicino en la Pekina Universitato de Ĉina Medicino; kaj en la duaj dek jaroj li servas en Sanya, plej suda urbo de Ĉinio en la provinco Hainan, kiel vicdirektoro de kuraca centro kaj akceptas ĉefe klientojn el Rusio. 

 

    Nun Pleshakov Alexander tre frue parolas en la ĉina lingvo, lertas en legado kaj skribado en tiu ĉi lingvo, kaj fariĝis konanto de la lando. Kiel unu el la rusoj alvenintaj al Sanya en plej frua tempo, Pleshakov Alexander estas atestanto de la tuta procedo, ke pli kaj pli multaj rusoj venis al Sanya por ĝui siajn feriajn tagojn.

 

    Kuracista kariero en Sanya

 

    Antaŭ dekkelkaj jaroj nemalmultaj rusoj eĉ ne sciis al kiu lando apartenas la urbo Sanya, por ne paroli pri feriado en la loko. En januaro de 2000, turisma aviadilo el Novosibirsk , la plej granda urbo de Siberio kaj la tria plej granda urbo de Rusio, ŝanĝis pro ia kaŭzo sian flugdirekton kaj flugis al Sanya, kaj tiu hazardo alportis al Sanya novan merkaton el fora Oriento. En la lastaj kvin jaroj pli kaj pli multaj rusoj venis al Sanya por turismado kaj entreprenado.

 

    Nuntempe, en Sanya aperis ne nur "plansetlejo de rusoj", "vilaĝo de rusoj", sed ankaŭ "strato de rusoj". Sur la ŝildoj de restoracioj, apotekoj, tevendejoj kaj tiel plu legiĝas la vortoj ĉinaj kaj rusaj, kaj la tieaj ĉinaj vendistoj scipovas paroli ruse.

 


Rusaj turistoj en aĉeto de memoraĵoj en pitoreskejo

 

    Pleshakov Alexander diris, ke rusoj havas kutimon ĝui feriajn tagojn en pitoreskejo aŭ ĉe maro. Antaŭe, en la tempo de Sovetunio, kaj unitoj kaj entreprenoj iam konstruis sian propran ripozejon en loko kun bonaj medikondiĉoj por ke iliaj laborantoj senpage ripozu kaj sin amuzu tie ĉiujare, ĉar ili opiniis, ke tio helpas levi laborefikon, kaj post ripozo oni povas labori en pli bona stato kaj spirita kaj korpa. Post disiĝo de Sovetunio, estis ŝanĝita la sistemo pri publika bonstatigo, kiaj senpaga feriado kaj aliaj, sed rusoj gardas ankoraŭ sian kutimon ĝui feriadon. 

 

    En frosta zono, rusoj sopiras al tropikaj lokoj, kaj ŝatas Sanya precipe pro ĝiaj varmofontoj kaj kuracservoj per ĉina medicino.

 

    Pleshakov Alexander laboras en la kuraca centro de Sanya, kaj el ties ĉiutagaj klientoj 95% estas rusoj. En la turisma sezono de la insulo Hainan la centron vizitas pli ol 2 cent klientoj ĉiutage, kaj tie ili ĝuas pli ol 5 cent specojn da servoj medicinaj kaj kuracaj. Eĉ en la morta sezono de turismado, la centro akceptas ĉiutage pli ol cent klientojn.

 

 
Maldikigo per akupunkturo de la ĉina medicino

 

    Kompare kun turistoj el Japanio kaj Koreio, kiuj faras viziton al la loko dum 3-5 tagoj, tiuj el Rusio restas tie pli longan tempon. Ofte, ili elektas lokon ĉe maro kaj tie loĝas ĉ. du semajnojn. Pro tio la kuraca centro ellaboras speciale por tiuj rusaj turistoj 7-10-tagan programon kuracan laŭ la ĉina medicino, inkl. de akupunkturo, masaĝo, dekoktaĵoj de drogherboj, sunbano sur plaĝo kaj tiel plu. 

 

    De la jaro 2007 la Hainan-a Turisma Buroo organizas grupojn por partopreni en la Internacia Turisma Foiro de Moskvo. En la jaro 2010, Sanya kaj PEGAS, la plej granda turisma agentejo de Moskvo, komencis sian kunlaboron en la kampo turisma. Sekve, pli ol 14 urboj de la ruslingvaj landoj sinsekve lanĉis turismajn aviadilojn aparte al Sanya. Post funkcio de turismaj aviadiloj de mezgrandaj urboj rusaj rapide disvolviĝas la turisma merkato en Sanya.

 

    Ekologia medio de Sanya vaste ŝatata

 

    Amo al la vivo, amo al la maro, amo al la masaĝo kaj akupunkturo de Ĉinio, tio estas la komuna ŝato de la rusoj en Sanya.

 

    Pleshakov Alexander enamiĝis al Sanya tuj post alveno al la loko en la jaro 2002. En la pasintaj dek jaroj li lasis siajn spurojn en diversaj pitoreskejoj grandaj kaj malgrandaj en Sanya. Li ŝatas veturi kun 2-3 amikoj al Houhai- kaj Riyue-golfoj per sia malgranda aŭto en libera tempo por surfotabulado.

 


Pleshakov Alexander (la unua de maldekstre) kun turistoj el Rusio 

 

    En la jaro 2010 la provinco Hainan lanĉis la programon pri Insulo de Internacia Turismado. En la pasintaj pli ol du jaroj la nombro de rusaj turistoj al la loko kreskis ĉiujare je 30%. Pleshakov Alexander kaj liaj amikoj rimarkis problemojn alportitajn de tio: tro multe da luksaj hoteloj, ege karaj prezoj de hotelaj ĉambroj en turisma sezono (kelkfoje la prezo de unu hotela ĉambro atingis kelkajn milojn da juanoj), manko de hoteloj kompare ekonomiaj, ĉio ĉi tio donis pezan ekonomian premon al la rusaj turistoj, kiuj deziras resti tie dum pli longa tempo. 

 

    Menciinte la Grandan Orientan Maron, Pleshakov Alexander ne povas reteni sian bedaŭron pro tio, ke en la lastaj jaroj turisma disvolvo damaĝis la ekologian medion de la oceano. "Kiam mi ĵus venis al la Granda Orienta Maro, oni povis vidi tra marakvo koralojn en la maro je profundeco de dek metroj, sed nun nur je du aŭ tri metroj," diris Pleshakov Alexander kun melankolio. Sed li tuj aldonis: "Tio ne signifas, ke la urbo estas nebona, ĉar mi ĝin tre amas, kaj mi ege esperas ke ĝi estos pli bona."

 

    Nun Pleshakov Alexander studas en la Nankina Universitato de Ĉina Medicino por medicina doktoreco pri maldikigo per akupunkturo. Pri la tri urboj Pekino, Sanya kaj Nankino, kie li loĝis kaj loĝas, Pleshakov Alexander diris: "Pekino estas granda urbo, kie troviĝas ĉio, kion oni bezonas. Nankino estas urbo ne granda nek malgranda, kies loĝantoj havas altan kulturan nivelon. Tamen mi plej amas Sanya pro ĝia bona ekologia medio."

 


Pleshakov Alexander montras la foton de sia edzino kaj ilia filo. 

 

    Kiel ortodoksulo, Pleshakov Alexander diris, ke la lenta vivo en Sanya donas al li inspiron pri la homa vivo. Li metaforis la amon de Dio al la homaro per "la suno verŝas sian lumon sur la korpon de la homoj". Pro dankemo al la vivo Pleshakov Alexander tre atentas la familian vivon. Sur la feliĉa tero de Sanya Pleshakov Alexander renkontiĝis kun la knabino kiu venis al Sanya por ripozo. Ili enamiĝis, geedziĝis kaj naskis bebon. Poste, ŝi rezignis sian laboron kaj restas en la hejmo por mastrumi kaj flegi la dujaran filon. 

 

    Pri la venonta plano, Pleshakov Alexander diris, ke ĉio iru nature kaj senhaste.

 

Redaktoroj: Liu Sigong kaj Wang Lihua

 
Pri Dao De Jing de Laŭzi, konas aŭ scias preskaŭ ĉiuj kleruloj en la tuta mondo, kaj priaj tradukoj, recenzoj, klarigoj, komentarioj ktp.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

























 
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng