2012-07-12
 Xi Jinping faras paroladon. |
|
 En la inaŭgura ceremonio |
En la 10-a de julio okazis la 2-a Ĉina-Afrika Popola Forumo en la urbo Suzhou de Jiangsu-provinco en sudorienta Ĉinio. Xi Jinping, ĉina ŝtata vicprezidanto, ĉeestis al la forumo kaj faris paroladon kun la titolo "Antaŭenpuŝi kaj evoluigi la novan strategian partnerecon inter Ĉinio kaj Afriko".
La ĉefa temo de la ĉi-foja forumo estas "popola voĉo, popola amikeco kaj kunlaboro por la popolo". La partoprenantoj interŝanĝis siajn vidpunktojn ĉirkaŭ multaj subtemoj inkluzive de "novaj ideoj por reciprokaj gajnoj de Ĉinio kaj Afriko", "novaj agadoj por la komuna disvolvo de Ĉinio kaj Afriko" kaj "nova formo de la ĉina-afrika interŝanĝado" kaj tiel plu. En la forumo partoprenis ĉirkaŭ 300 ĉeestantoj el ĉinaj kaj afrikaj civilaj organizoj, akademioj, entreprenoj kaj komunikiloj. La forumo okazigos ankoraŭ ekspozicion de bildoj pri la popola amikeco inter Ĉinio kaj Afriko, montradon de tradiciaj artaĵoj de Ĉinio kaj Afriko, eksponadon pri kulturo de antikva Ĉinio kaj aliajn programerojn.
La Ĉina-Afrika Popola Forumo estas organizita de la Akcela Asocio por Internacia Interŝanĝo, ĉina neoficiala organizo kaj Komisiono de la Afrika Unio, afrik-unia konstanta kaj oficiala institucio kiel la platformo por akceli la interŝanĝojn kaj kunlaboron de ĉinaj kaj afrikaj neoficialaj organizoj. La unua forumo estis okazigita aŭguste de 2011 en Najrobo, ĉefurbo de Kenjo. En ĝi oni sukcese subskribis la "Najroban Deklaracion" kaj proklamis la tri principojn pri la popola kontakto inter Ĉinio kaj Afriko -- "pliigi la popolan amikecon, akceli la pragmatan kunlaboron kaj antaŭenpuŝi la mondan pacon".
Redaktoro: Liu Sigong kaj Xie Ruifeng
|