Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Okazis en Nankino speciala ekspozicio memore al la naviga tago
2012-07-12

 
Afiŝo de la ekspozicio
 

Infanoj faras viziton al la ekspozicio. 

 

    La 11-a de julio estis la 8-a ĉina naviga tago. Por memori faman navigiston Zheng He, en la 9-a de julio okazis speciala ekspozicio en la Nankina Muzeo.

 

    Zheng He estis pioniro de la monda navigado. De la jaro 607 ĝis la jaro 635, li 7-foje veturis per ŝipoj al 40 landoj kaj regionoj en sudorienta Azio, okcidenta Azio kaj orienta Afriko, kaj por Ĉinio pligrandigis merkaton en aliaj landoj kaj intimigis amikecon kun alilandaj popoloj. Lia veturado estis nomita la Ekspedicio Zheng He. Kiel la ambasadoro de Ĉinio, Zheng He revenis al la hejmlando, alportante diversajn eksterlandajn varojn, ekzemple la materialon "Su-mud Bo Verdo" por fabriki bluan kaj blankan porcelanon en Ming-dinastio.

 

    La ŝipoj, per kiuj Zheng He vojaĝis al aliaj landoj, estis faritaj de la Nankina Longjiang-a Ŝipfabrikejo, en kies ruino estis elterigitaj iloj de ŝipfarado, kiuj estis eksponataj en tiu ĉi ekspozicio.

 

    Epitafo de eŭnuko Hong Bao altiris plej atenton de la vizitantoj. Hong Bao multfoje veturis kun Zheng He, kaj troviĝis en lia epitafo datumoj pri la ŝipoj de Zheng He, tio liveras gravan materialon al la posteuloj por studi pri la ŝipfara tekniko en Ming-dinastio.

 

Redaktoroj: Zhang Shuang kaj Zhang Xiaotong

 

 

 
La libro Rusa Novelaro enhavas la plej bonajn rakontojn kaj novelojn de Aleksandr Puŝkin, Miĥail Lermontov, Nikolaj Gogol, Ivan Turgenev, Fjodor Dostojevskij, Miĥail Saltykov-Ŝĉedrin, Lev Tolstoj kaj Anton Ĉeĥov.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo





















30 Jaroj de Reformado kaj Pordomalfermo Pliaj


 
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng