Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Pri niaj aventuroj en Israelo
2012-07-12

 

    De la 10-a ĝis la 12-a de majo 2012 okazis en Bet Shean la 13-a Israela Kongreso de Esperanto. Ĝi estis rekorda laŭ la nombro de la partoprenantoj kaj aŭguras ankoraŭ pli sukcesan venontjaran eventon -- la Azian Kongreson en Jerusalemo (18-22 apr 2013), kun simila postkongreso.

 

    En la 28-a Internacia Festivalo en Xanten, Germanio, Amri Wandel, prezidanto de Esperanto-Ligo en Israelo, invitadis nin al la 13-a Israela Esperanto-Kongreso en la antikva urbo Bet Shean. Ĉio estis nova por ni. Ni ege antaŭĝojis la dusemajnan restadon en la problemriĉa lando de la religioj.

 

    Por ni la kongreso komenciĝis jam en Tel Avivo ĉe la trajna stacidomo Savidor, de kie aŭtobuso transportis nin kun aliaj esperantistoj al la kongresurbo nordorienten. Regis gaja atmosfero kun laŭta babilado. Israelanoj emas vigle diskuti inter si kaj ĝui la kunvivadon.

 

    La kongresejo-junulargastejo Bet Shean estis taŭga, kun diversaj grandaj ĉambroj kaj bonaj ekipaĵoj. Ĉeestis proksimume 60 esperantistoj, junaj kaj maljunaj. Eksterlandaj gastoj krom ni estis Hermann kaj Karin el Dresdeno, Andreas el Essen, kaj Rolf – 91-jara fervojista aktivulo el Norvegio. Kaj plej grave: jOmO kaj Mikaelo Bronŝtejn kiel amuzaj motoroj por la vespera kunesto. Tre laŭdindaj estis la tri personoj kiuj kunorganizis la tutan kongreson: Nava, Esti kaj Amri – majstroj de la improvizado.

 

    De la 10-a ĝis la 12-a de majo ni havis plurajn informriĉajn ekskursojn kaj posttagmeze okazis kleriga programo. Tri ekskursoj speciale impresis nin: unue la nokta (!) vizito de la ampleksa arkeologia parko de Bet Shean. Post lumsona historia spektaklo ni promenis en la malhelo tra la romiepokaj ruinoj, laŭlonge de lumigataj kolonaj pasejoj.

 

    Due, matena vizito al la kibuco Sde Elijahu, por esti informitaj pri ĝia biologia agrikulturo. Mario, 94-jara pioniro, verve rakontis pri siaj multjardekaj spertoj kaj eltrovoj.

 

    Trie la posttagmeza ekskurso al la "Jordana Stelo" ("Belvoir"), monto kun ruina fortikaĵo de krucmilitistoj kun belega elrigardo al la Jordanvalo ĝis la Golan-montaro, la lago Galileo kaj en la fono al la brunflava montoĉeno de Jordanio.

 

    En la kleriga programo aktivis Mikaelo Bronŝtejn. Li prezentis superrigardon pri siaj verkoj prozaj kaj poemaj. Sed unu temo ĉefe kaptis nian atenton: lia 10-jara laboro kiel teknikisto en la arkta mineja urbo Vorkuta, 3 000 km norde de Moskvo. Ni montris fotoserion de nia februara esplorvojaĝo al Antarktiko, hejmo de miloj da ĉarmaj pingvenoj kaj pacemaj fokoj. Ĉiuvespere niaj muzikistoj jOmO kaj Mikaelo instigis nin laŭte kunkanti kaj amuziĝi. Israelo scias festi!

 

    Post la Israela Kongreso ni, eksterlandanoj, komencis turisman programon. Sub la gvido de Jehoŝua ni unue iris nordokcidenten al Tiberiado, Nazareto, Hajfo kaj Ako. Kulmino en Hajfo estis la promenado tra la preskaŭ paradizaj ĝardenoj de la Bahaa Monda Centro flanke de la monto Karmel. En Ako, la lasta bastiono de la krucmilitistoj, ni ĝuis veran orient-ekzotikan etoson en la malnovaj urbocentro kaj haveno.

 

    La postan tagon, reveninte al Jerusalemo, ni travagadis la malnovan urbon kun la fama Muro de lamentoj, la plej sankta loko por la judoj, kaj la Roka Kupolo kun grandega orumita kupolo, religia centro por la muzulmanoj.

 

   De la 16-a ĝis la 19-a de majo okazis la plej ekscita aventuro de la vojaĝo. Veturo per Esperanto-ĵipo al la sudo tra la Negev-dezerto, gvidata de la neniam laciĝanta ĉiĉerono Amri. Niaj celoj: Kumuran, En Gedi, la Morta Maro, Masada, pluraj krudaj dezertaj kanjonoj, dezerta besta "safario" (natura ZOO) Ĥai-Bar kaj finfine Eilat.

 

    450 metrojn alta super la Morta Maro leviĝas la monto Masada, kie la reĝo Herodo konstruigis fuĝpalacon en romia stilo sur tri montaj ŝtupoj. Tiuloke finiĝis la ribelo de la judaj batalantoj kontraŭ la romia armeo dum la jaroj 70-73 p.K. Nuntempe ĝi estas grava simbolo de la juda identeco.

 

    Survoje al Eilat Amri elektis la grandiozan kanjonon Barak por aktivigi nin al unuhora grimpado ĉiam supren laŭlonge de la kruda montodeklivo.

 

    La kulmina agado en la turisma centro Eilat estis por ni dufoja subakva naĝado (kun masko) laŭlonge de rava koral-rifo, por observi belegajn ekzotikajn fiŝojn.

 

    Fine ni devis reveturi al Jerusalemo kaj al Tel-Avivo. En Nova Jerusalemo ni ektrovis veran artan juvelon: la 12 fenestrojn de Chagall en malgranda sinagogo en la universitata kliniko de Hadassah Ein Karem.

 

    La dusemajna travivaĵo en Israelo kun multaj interesaj homoj donis al ni neimageblan forton kaj juniĝon. Pro tio ni elkore dankas al ĉiuj kiuj ebligis al ni tiun sperton.

 

Dieter kaj Yoshie Kleemann

(el Esperanto)

Redaktoro: Niu Xueqin

 
Kiam mi ricevis la elektronikan manuskripton de Malta Nunepoka Poezio tradukita de Carmel Mallia, la unua reakcio estas serĉi maltan literaturon en interreto.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

























 
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng