2012-07-13
 La inaŭguro |
|
 Disdono de broŝuroj pri sekureco kaj memsavado |
La 10an de julio en la urbo Hangzhou, ĉefurbo de la provinco Zhejiang en sudorienta Ĉinio, la Junulara Disvolva Centro inaŭguris someran kampadon kun la temo "Zorgo pri kreskado kaj sekureco en someraj ferioj", kaj pli ol 400 infanoj de elkamparaj laboruloj partoprenis al la kampado. Post la inaŭguro okazis profesia spertado, ludo de bildstrioj kaj aliaj programeroj. Volontuloj disdonis al la ĉeestantoj broŝurojn pri sekureco kaj memsavado.
En julio kaj aŭgusto en Zhejiang la Komunista Junulara Ligo sub la Zhejiang-provinca komitato de la Komunista Partio de Ĉinio aranĝos pli ol 1800 somerajn kampadojn por la infanoj kies gepatroj laboras aliloke, kun la celo, ke ili sane kresku kaj feliĉe vivu.
(Redaktoroj: Liu Sigong kaj Liu Zijia)
|