Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Argila Skulpturo
2012-07-13


Argilaj beboj de Wuxi 
 

Argila skulptaĵo de la Maǔzoleo de la Unua Imperiestro de Qin-dinastio 
 
 
Budha statuo de la Milbudha Kavernaro de Kizil

 

    La ĉina argila skulpturo estas tradicia popola metiarto. Metiistoj enmiksas en argilon iom da kotonfibroj kaj knedas el ĝi diversajn homfigurojn. Sekiginte la figurojn, oni ŝmiras ilin per farboj.

 

    La ĉina argila skulpturo aperis antaŭ 5000 jaroj. En la ruino de Hongshan-kulturo de Niuheliang en Chaoyang-regiono, Liaoning- provinco oni elterigis nemalmultajn fragmentojn de 5-6 delikate skulptataj argilaj homfiguroj, el kiuj la plej malgranda estas en grandeco de vera homo kaj la plej granda estas duoble pli alta ol homo. La antikvuloj de Hongshan, ne katenate de adorado al naturaj fenomenoj kaj totemo, antaŭenpuŝis la argilan skulpturon al la plej alta nivelo de la antaŭhistoria kulturo de norda Ĉinio.

 

    En la sklava socio ĉinaj sklavposedantoj entombigis vivajn homojn kiel viktimojn. En la periodo de Militantaj Regnoj (475-221 a.K.) oni entombigis argilajn aŭ terakotajn homfigurojn en grandeco de 10-20 cm. anstataŭ homajn viktimojn. La terakotaj militistoj kaj ĉevaloj en grandeco de veraj homo kaj ĉevalo elterigitaj el la tombo de la Unua Imperiestro (246-209 a.K.) de Qin-dinastio impresas grandioze. La terakotaĵoj estas faritaj laŭ jena maniero. Oni unue skulptas argilajn homajn kaj ĉevalajn figurojn kaj poste bakas la skulptaĵojn. Ili estas versimilaj, vivecaj, ĉiu kun siaj propraj trajtoj. La terakotaĵoj estas faritaj per knedado, algluado, ĉizado kaj pentrado. Surbaze de plena reliefo la artistoj uzis ankaŭ anaglifon.

 

    En la periodoj de Qin- kaj Han-dinastioj (221 a.K.—220 p.K.) la argila skulpturo rapide disvolviĝis. La terakotaj homfiguroj de la Okcidenta Han-dinastio plejparte estis faritaj per muldilo. Ili estas lakone faritaj, ĝustaproporciaj kaj vivecaj. Kaj ili elspiras pli da vivetoso ol tiuj de Qin-dinastio. La famaj argilaj homfiguroj de akrobatoj, dancistoj, rakontistoj de la Okcidenta Han-dinastio montras, ke la argila skulpturo de tiu periodo jam sufiĉe maturiĝis.

 

    En la ŝtonkavernaro de Dunhuang en Gansu-provinco konserviĝas abundo da valoraj argilaj skulptaĵoj en la periodoj de la Orienta Jin- dinastio (317-420) ĝis Qing-dinastio (1644-1911). En la ekzistantaj 492 kavernoj troviĝas almenaŭ 5000 koloraj argilaj statuoj, el kiuj 2 415 estas sendifektaj.

 

    La koloraj argilaj skulptaĵoj de Dunhuang estas brilaj atingoj faritaj surbaze de la maturiĝinta argila skulpturo de Han-dinastio kaj asimilado de fortaj punktoj de la okcidenta kulturo. Oni povas dividi la argilajn skulptaĵojn de Dunhuang en kvar kategoriojn: bareliefaj, bosaj, altreliefaj kaj plenreliefaj. Ili estas aŭ unuopaj aŭ multopaj. La statuo de budho estas en la centro, ambaŭflanke staras liaj disĉiploj, bodisatvoj, ĉielaj reĝoj kaj gardistoj. La esprimo de malsamaj karakteroj de tiuj figuroj estas troigita. La statuoj diferencas en koloroj pro malsamaj periodoj kaj naciaj trajtoj kaj harmonias kun konstruaĵoj kaj freskoj. Ili plene montras la ĉinan nacian stilon de kombino de pikturo kaj argila skulpturo.

 

    Kun la socia prosperiĝo de Tang-dinastio (618-907) la argila skulpturo multe disvolviĝis, aperis aro da skulptistoj lertaj ankaŭ en pentrado. Ili ofte kunlaboris en pentrado kaj skulptado, kio akcelis la perfektiĝon de la ĉina argila skulpturo.

 

    En Song-dinastio (960-1279) skulptistoj estis nomataj metiistoj. Kiam la kortego de Song-dinastio translokiĝis suden, nordanoj kunportis argilan skulpturon al Hangzhou, la ĉefurbo de la Suda Song-dinastio (1127-1279). En Hangzhou estis Hai'er-strateto, kie oni skulptis kaj vendis argilajn figurojn. Tiel la arto prosperis ankaŭ en la sudo.

 

    En Qing-dinastio aperis granda nombro da famaj argilskulptistoj, kiuj formis du skolojn: suda kaj norda. La suda skolo estis kun Huishan-aj argilaj skulptaĵoj de Wuxi, Jiangsu-provinco kiel sia reprezentanto kaj la norda kun verkoj de "Argilskulptisto Zhang" de Tianjin kiel sia reprezentanto.

 

    Huishan-aj argilaj skulptaĵoj krudaj, simplaj kaj sanaj, elspiras densan lokan odoron de la regiono sude de Yangzi-rivero. La lokaj argilskulptistoj, lerte uzante plenan reliefon kaj bareliefon, faris figurojn troigitaj en formo, vivecaj kaj brilkoloraj. Plej plaĉas al okuloj la argila figuro "Bebo Afu" de Huishan grasa, kvietmiena, kun la kapo preskaŭ samgranda kiel la korpo. La popolanoj rigardas ĝin kiel simbolon de "bonaŭguro kaj bondeziro" kaj "paco de la nacio". La argilaj produktaĵoj de Huishan konsistas el homflguroj en antikva kaj moderna kostumo.

 

    La skulpturo de "Argilskulptisto Zhang" aperis en la posta periodo de Qing-dinastio en Tianjin. En Zhang-familio ekde Zhang Changlin (1826-1906) la arto estas heredita de generacio al generacio jam cent jarojn. La homfiguroj faritaj de artistoj Zhang-familio estas versimilaj, diversakarakteraj, kun profunda interna sento. La koloroj de tiuj homfiguroj estas simplaj kaj elegantaj, la vestoj lakonliniaj kaj belaj. En stilo la verkoj estas multe influitaj de pikturo kaj skulpturo de Tang-dinastio, precipe la figuroj de belulinoj en antikva vesto. La nuna "Argil-skulptisto Zhang" heredis la elstaran tradician arton de Zhang Changlin kaj asimilis la stilon de la ĉinaj popolaj ludiloj kaj la arton de realismo de la Okcidento. Dank' al tio la verkoj de la nuna "Argilskulptisto Zhang" havas pli da ĝeneraleco kaj ornameco kaj iliaj formoj estas originalaj, vivecaj, interesaj kaj harmoniaj.

 

El "Enciklopedieto de Ĉinio"

 

 

 
En la jaro 2001 IEK (Internacia Esp-Konferenco) okazis en urbo Wuhano, Ĉinio,s-ano Eugene de Zilah, la ĉefredaktoro de La Gazeto, prelegis pri "ĉina saĝo en eŭropa perspektivo", li elcitis la tradukon de Daŭo De Jing de Laozi, esperantigita de Wang Chongfang. Kiam la traduko de Laozi ankoraŭ ne eldoniĝis, E. Zilah elŝutis la tradukon de Daŭo De Jing per Interneto.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

























 
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng