Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Freskoj
2012-07-13

 
Fresko de la templo Yongle
 

Fresko de Mogao-kavernaro 

 

    La antikvaj ĉinaj freskoj klasifikiĝis en kvar grupojn: la hala, hipogea, kaverna kaj templa.

 

    Hala fresko troviĝis ĉefe sur muroj de grandaj konstruaĵoj de imperiestraj kaj princaj palacoj. Historiaj notoj registris, ke jam en Zhou-dinastio (9-a—3-a jc. a.K.) aperis en palaco fresko pri la meritoj kaj virto de la reganto Zhou. Sed la antikvaj konstruaĵoj ĉefe el ligno estas difektiĝemaj , kaj malmultaj el ili konserviĝas ĝis nun. En la sepdekaj jaroj de la kuranta jarcento ĉinaj arkeologoj trovis, en la ruino de Xianyang, la ĉefurbo de Qin-dinastio (221-206 a.K.), en la nuna Shaanxi-provinco, kolorriĉajn fragmentojn de palaca fresko pri veturilo, rajdanto, konstruaĵo kaj ornamaj desegnoj. Per tiuj freskaj fragmentoj oni povas imagi la luksecon kaj imponecon de la palaco de Qin-dinastio.

 

    Hipogea fresko

 

    Ofte la muroj de hipogeoj de imperiestroj kaj korteganoj estis ornamitaj per freskoj por montri la dignon kaj rangon de la mortinto.

 

    En la hipogeo de geedzoj Bu Qianqiu de la Okcidenta Han-dinastio (206 a.K. — 22 p.K.) en Luoyang la fresko prezentas la leviĝon de la mortintoj al la ĉielo. La mastrino sur fenikso kaj la mastro kun pafarko sur drako, akompanate de feoj kaj feinoj, flugas sur la ĉielo inter nuboj. La strekoj de la fresko estas variaj en tuĉado kaj riĉaj je esprimo.

 

    La fresko en la hipogeo de aristokrato Lou Rui de la Norda Qi-dinastio (550-577) en Taiyuan de Shanxi-provinco estas unu el la gravaj eltrovoj de la ĉina belarta arkeologio. La fresko montras la vivon de aristokrato per alta pentrarto.

 

    La freskoj en la hipogeoj de princoj de Tang-dinastio (618-907) estas grandaj kaj enhavoriĉaj. Tiuj delikataj freskoj plene montras la prosperon de Tang-dinastio.

 

    Kaverna fresko

 

    Por kulturi sin mem kaj okazigi religiajn ritojn, budhistoj fosis kavernojn sur montoj, skulptis ene budhajn statuojn kaj faris freskojn.

 

    La plej famaj kavernaj freskoj de Ĉinio troviĝas en Mogao-kavernaro en Dunhuang de Gansu-provinco. La kavernaro sidas sur la orienta parto de la antikva Silka Vojo. En la kvara jarcento bonzo Yue Zun fosis la unuan kavernon ĉe la piedo de la monto Sanwei en Dunhuang. Kaj en Tang-dinastio la kavernoj kreskis ĝis mil. Nun konserviĝas 496 kavernoj de diversaj dinastioj, kaj la totala areo de freskoj superas 45000 m2. Tiuj freskoj prezentas budhismajn rakontojn, muzikilludantojn, flugantajn feinojn, mecenatojn por kaverno-fosado kaj aliajn diversajn desegnojn.

 

    Templa fresko

 

    Preskaŭ en ĉiuj temploj de Ĉinio troviĝas freskoj de religiaj temoj. Freskoj en tiu kategorio ĝenerale estas grandaj kaj delikate faritaj. La freskoj heredis la tradician homfiguran pentrarton de Tang- kaj Song-dinastioj kaj estas altvaloraj en arto.

 

    En la templo Yongle de Ruicheng de Shanxi-provinco, la ĉina taoisma sanktejo, preskaŭ ĉiuj muroj de la haloj estas kovritaj per freskoj perfekte konservataj. El ili la plej fama estas "Kulto al la Sanktulo" en la halo Sanqing. La fresko prezentas pli ol 280 diojn de taoismo en 4-5 vicoj. La strekoj de la figuroj estas fortaj kaj fluaj, kaj 2-3-metraj strekoj de vesto-faldoj estis unutire plenumitaj. Oni faris la freskon ĉefe per bluverda koloro, la konturoj estas klaraj kaj dense farbitaj. La fresko estas majstraĵo en la historio de la ĉina pikturo.

 

    La antikvaj ĉinaj freskoj estas konsistiga parto de la ĉina antikva piktura historio kaj valoraj artaj heredaĵoj. Tiuj delikataj freskoj spegulas en certa grado la statojn de la politiko, ekonomio, milita afero kaj kulturo de la diversaj historiaj periodoj de Ĉinio kaj havas gravan historian valoron.

 

    Prosperas ankaŭ la modernaj freskoj en Ĉinio. La ĉinaj freskistoj kreis multajn ĉin-stilajn freskojn por modernaj konstruaĵoj kaj placoj en diversaj lokoj de la lando. Heredinte la ecojn de tradiciaj ĉinaj freskoj, ili asimilis la bonan de eksterlandaj freskoj. Ili uzas tradician delikatan pentradon, orumadon kaj novajn materialojn, kiaj akrila farbo, lako, lana teksaĵo k.a. Ankaŭ iliaj temoj fariĝas pli kaj pli diversaj, kiel historia okazaĵo, antikva mito, pitoreskejo kaj moderna vivo.

 

 

 
En la jaro 2001 IEK (Internacia Esp-Konferenco) okazis en urbo Wuhano, Ĉinio,s-ano Eugene de Zilah, la ĉefredaktoro de La Gazeto, prelegis pri "ĉina saĝo en eŭropa perspektivo", li elcitis la tradukon de Daŭo De Jing de Laozi, esperantigita de Wang Chongfang. Kiam la traduko de Laozi ankoraŭ ne eldoniĝis, E. Zilah elŝutis la tradukon de Daŭo De Jing per Interneto.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

























 
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng