Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Kaligrafio
2012-07-16


Ideogramoj sur Ŝtonaj Tamburoj 
 

Kaj -kaligrafa ĵ o de Yan Zhenqing 
 

Ŝ ing -kaligrafaĵo de Wang Xizhi 
 
 
Caŭ -kaligrafaĵo de Huaisu

 

    La ideogramoj de la ĉina lingvo evoluis el pentraĵoj kaj signoj, kaj en la praktikado iom post iom fariĝis sendependa arto — kaligrafio. La kaligrafoj per simplaj instrumentoj — papero, peniko kaj tuĉo, faras diversastilajn artajn skribaĵojn.

 

    La skribaĵoj sur bestaj ostoj kaj testudaj ŝeloj estas la plej antikvaj ideogramoj kaj kaligrafaĵoj de Ĉinio. Ili estis uzataj por noti aŭgurajn kaj kultajn aferojn en Shang-dinastio (ĉ. 17-a—11-a jc. a.K.). Oni elterigis cent mil pecojn kun tiaj skribaĵoj. Laŭ la stiloj la skribaĵoj estas aŭ malmolaj kaj malgrasaj aŭ dikaj kaj fortaj. Laŭ la formoj ili estas dikaj, maldikaj, kvadrataj aŭ rondaj. Laŭ la strukturo ili varias en grandeco, sed la dispozicio estas egala, simetria kaj stabila. Ili estas harmonie dispoziciitaj, konforme al la malsamaj grandoj kaj formoj de ostaj pecoj. ĉio ĉi montras iliajn apartajn trajtojn.

 

    El la kaligrafaĵoj de la dinastioj Shang kaj Zhou (17-a jc.—256 a.K.) la plej gravaj estas epigrafoj surding (tripieda bronza ujo por kuiri manĝaĵon) kaj aliaj bronzaj objektoj. Oni nomas ilin "ideogramoj sur bronzaĵoj". La verkoj plejparte estas rimaj, zorgeme gravuritaj. Ili malfermis stelean kaligrafion. La eminentaj kaligrafiaj verkoj en Qin-dinastio (221-206 a.K.) estas "Ideogramoj sur Ŝtonaj Tamburoj". Tio estas 10 tambur-formaj ŝtonoj, sur kiuj estas gravuritaj rimaj poemoj. La gravuritaj ideografiaĵoj estas fortaj, simplaj kaj kvadratformaj, la interspacoj inter ideografiaĵoj kaj linioj estas egalaj. Ĉiu ideografiaĵo estas ĉ. 3 cm. alta. La gravuro estas talente farita. La "Ideogramoj sur Ŝtonaj Tamburoj" estas honorita kiel la unua kriterio por la ĉina kaligrafio.

 

    La plej grandaj sukcesoj de kaligrafio en Qin-dinastio estas unuigo de la skribaj formoj de la ĉina lingvo kaj formiĝo de nova kaligrafio, kiu nomiĝas malgranda ĝuan-kaligrafio. Ĝi karakteriziĝas per ronda linia turniĝo en la komenca periodo kaj poste iom post iom fariĝis rektangula turniĝo.

 

    Han-dinastio (206 a.K.—220 p.K.) estas ŝlosila periodo de la evoluo de la ĉina kaligrafio. Tiam furoris li-kaligrafio, en kiu estas rektaj la strekoj de kaligrafaĵoj. Tiu ŝanĝiĝo estas la plej grava ŝanĝiĝo en la evoluo de la ĉina kaligrafio. La postlasitaj li-kaligrafaĵoj estas gravuritaj sur ŝtonplatoj, bambuaj pecoj kaj skribitaj sur silka ŝtofo. En Han-dinastio furoris starigo de steleoj kun tekstoj skribitaj de tiamaj kaligrafoj kaj poste gravuritaj. La majstraj verkoj admirataj de la posteuloj estas "Pri konstruo de viadukto en Shimen", "Pri pretigo de ceremoniaj aparatoj", "Pri Yi Ying", "Pri merito de Cao Quan", "Pri merito de Zhang Qian" k. a.

 

    Krom la epigrafoj sur ŝtonplatoj estas valoraj ankaŭ la lastatempe elterigitaj kaligrafaĵoj sur bambuaj kaj lignaj pecoj kaj silka ŝtofo. Ili kun stilo de forteco kaj simpleco estas la aŭtentikaĵoj plej frue skribitaj per peniko.

 

    En la posta periodo de Han-dinastio ekburĝonis kaj -kali grafio, tamen kun postsigno de li -kaligrafio. Ĝi eksurhavis la formon de la hodiaŭa en la Ses Dinastioj (222-589 p.K). Dank' al la enkondukiĝo de budhismo kaj prospero de arto, la kaligrafio multe progresis. La tiamaj gravuritaj per ĉizilo ideogramoj sin montras fortaj kaj estas alte taksitaj de la posteuloj. En tiu periodo aperis talenta kaligrafo Wang Xizhi (321-379 p.K). Li vivis en la Orienta Jin-dinastio (317-420 p.K). Li estis honorita kiel "sankta kaligrafo". El liaj verkoj la "Prefaco de la Poemaro ĉe Lanting" estas la plej fama kaj rigardata kiel la unua ŝing-kaligrafaĵo en la mondo . Legi liajn verkojn estas kvazaŭ ĝui kvietan naturan pejzaĝon.

 

    En la Norda Wei-dinastio (386-557 p.K.) prosperis stelea kaligrafio. La tiamaj kaligrafaĵoj estas altnivelaj kaj diversastilaj. La majstraj verkoj estas "Epigrafo al Zhang Menglong", "Stelea Epigrafo de Zhang Xuan", "Dudek Epigrafoj en Longmen".

 

    Tang-dinastio (618-907 p.K.) estis periodo kiam prosperiskaj, ŝing- kaj caŭ-kaligrafioj. La plej eminentaj kaligrafoj en la komencaj jaroj de Tang-dinastio estis Yu Shinan, Ouyang Xun, Chu Suiliang kaj Xue Ji. Yu Shinan heredis la elegantecon de Wang Xizhi en la kaligrafio. La kaligrafaĵoj de Ouyang Xun estas fortaj kaj bonordaj kun gusto de tiuj de la Ses Dinastioj. La kaligrafaĵoj de Chu Suiliang estas malgrasaj kaj fortaj. Iliaj reprezentaj verkoj estas "Antaŭhala Steleo en la Konfucea Templo" kaj "Epigrafo pri Fonto en la Jiucheng-palaco" k.a.

 

    La kaligrafaĵoj en la komenco de Tang-dinastio aspektas maldike, sed tiuj en la meza periodo de la dinastio estas dikaj. La majstra kaligrafo en tiu periodo estis Yan Zhenqing, kies kaligrafia stilo variis kun lia aĝokresko. Liaj kaligrafaĵoj en la maljuneco sin karakterizas per lerteco kaj forto. Lia reprezenta verko estas "Epigrafo pri Dŭobaŭ-pagodo". En la fino de Tang-dinastio aperis la fama kaligrafo Liu Gongquan, kies kaligrafaĵoj kun aparta gusto estas ja perfekta.

 

    En Tang-dinastio furoris ankaŭ caŭ-kaligrafio. El tiaj verkoj la frenezaj caŭ -kaligrafaĵoj de Zhang Xu kaj Huai Su estas la plej eminentaj. Zhang Xu estis honorita kiel "sankta caŭ-kaligrafo". Laŭ legendo li ĉiam drinkis ĝis li ebrie kaj freneze kriadis kaj rapide kuradis antaŭ ol fari kaligrafadon. Liaj kaligrafaĵoj similas al draka flugo kaj feniksa danco.

 

    En Song-dinastio elstaris ŝing-kaligrafio. Tiam estis kvar famaj kaligrafoj: Su Dongpo, Huang Tingjian, Mi Fu kaj Cai Xiang. El ili la plej elstara estis Su Dongpo (1037-1101 ). Li estis poeto kaj pentristo. En kaligrafio li tre atentis pri uzo de peniko kaj ĉina inko. Li eĉ prove uzis pentrarton en kaligr a fado.

 

    En Yuan-dinastio (1279-1368) la kaligrafio malrapide evoluis, heredinte la atingojn de la pasinteco. Tiam la plej eminenta kaligrafo estis Zhao Mengfu (1254-1322). Li estis plej talenta en skribado dekaj- kaj ŝing -kaligrafaĵoj. Li multe lernis de la antikvaj kaligrafoj. La strukturo de liaj kaligrafaĵoj estas tre bela. Li skribis multe, rapide kaj lerte. Lia reprezenta verko estas la "Stelea Epigrafo de Chou E".

 

    En Ming-dinastio (1368-1644) la kaligrafoj verkis grandnombron da raraj kaligrafaĵoj, heredinte la tradicion en penikuzado, strukturo de la ideogramoj kaj aranĝo de la tuta skribaĵo. La tiamaj plej eminentaj kaligrafoj estis Zhu Yunming, Wen Zhengming kaj Dong Qichang. Lakaj-, ŝing- kaj caŭ-kaligrafaĵoj de Zhu posedas la plej bonajn ecojn de la kaligrafio. Lia reprezenta verko estas "Poemaro pri Taihu- lago". La verko "Chibi" de Wen farita per ŝing-kaligrafio elspiras forton kaj la tuta skribaĵo estas aranĝita bele.

 

    En Qing-dinastio (1644-1911) reprosperis la kaligrafio de Ĉinio . La tiamaj famaj kaligrafoj estis Wang Duo, Fu Shan, Deng Shiru, Zheng Banqiao, Jin Dongxin, He Shaoji kaj Zhao Zhiqian. Zheng Banqiao faris ĉefecaŭ- kaj li -kaligrafaĵojn. Li skribis pentro-maniere, kaj ĉiu ideogramo kaj ĉiu streko elspiras trajtojn de diversaj skoloj. Liaj kaligrafaĵoj vere refreŝigas la legantojn. He Shaoji faris kaligrafadon per apa rt a movo de manartiko. Tial liaj verkoj havas originalan guston.

 

    En la nuna tempo aperis majstra kaligrafo Wu Changshuo. Surbaze de lernado de la "Ideogramoj sur ŝtonaj Tamburoj", li lernis ankaŭ de ĉiuj kaligrafoj kaj fariĝis majstro. Liaj verkoj estas striktaj, fluaj kaj variaj en strukturo. Li faris pentraĵojn per kaligrafaj teknikoj, tiel ke liaj pentraĵoj odoras kaligrafaĵe. La nunaj famaj kaligrafoj estis anka ŭ Yu Youren kaj Shen Yinmo. Ili ĉiuj faris sian kontribuon al disvolviĝo de la ĉina kaligrafio.

 

 

 
En la jaro 2001 IEK (Internacia Esp-Konferenco) okazis en urbo Wuhano, Ĉinio,s-ano Eugene de Zilah, la ĉefredaktoro de La Gazeto, prelegis pri "ĉina saĝo en eŭropa perspektivo", li elcitis la tradukon de Daŭo De Jing de Laozi, esperantigita de Wang Chongfang. Kiam la traduko de Laozi ankoraŭ ne eldoniĝis, E. Zilah elŝutis la tradukon de Daŭo De Jing per Interneto.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

























 
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng