Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Alilandaj studantoj trejnitaj en la Shanxi-a Universitato de Tradicia Ĉina Medicino
2012-07-16


Ĉina medicina majstrino faras instruadon al la alilandaj studantoj. 

 

    En la 14-a de julio 32 alilandaj studantoj finis siajn studadojn pri la tradicia ĉina medicino. Ili estis trejnitaj teorie kaj praktike je unu monato en la 3-a Ĉina Medicina Hospitalo de la Shanxi-a Universitato de Tradicia Ĉina Medicino, Shanxi-provinco en norda Ĉinio.

 

    Ĉinio estas riĉa je tradicia kulturo kaj altnivela teknologio de la ĉina medicino, tio allogis multajn alilandajn kuracistojn. La provinco Shanxi jam portis la projekton subtenantan de la Komerca Ministerio de Ĉinio pri Trejnada Kurso de Ĉina Akupunkturo, Mokso kaj Masaĝo por Evoluantaj Landoj je 15 jaroj. Pli ol 800 alilandaj kuracistoj studis en ĉi tiu loko dum la pasintaj 15 jaroj.

 

    Ekde la 70-aj jaroj de la 20-a jarcento leviĝis ondo de entuziasmo por koni kaj uzi la ĉinan akupunkturon por fari kuracadon en la internacia socio. Kun pli kaj pli profunda kono pri la ĉina akupunkturo kaj mokso, multaj alilandanoj interesiĝis pri tio. Multaj homoj eĉ starigis sian klinikon de la tradicia ĉina medicino, reveninte al sia patrolando post tiukampa trejnado en Ĉinio. La kulturo pri la ĉina medicino jam populariĝis en la tuta mondo dank' al la internacia interŝanĝo.

 

Redaktoroj: Liu Sigong kaj Xie Ruifeng

 

 

 
La libro Rusa Novelaro enhavas la plej bonajn rakontojn kaj novelojn de Aleksandr Puŝkin, Miĥail Lermontov, Nikolaj Gogol, Ivan Turgenev, Fjodor Dostojevskij, Miĥail Saltykov-Ŝĉedrin, Lev Tolstoj kaj Anton Ĉeĥov.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo





























30 Jaroj de Reformado kaj Pordomalfermo Pliaj


 
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng