Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Vizito al Rumanio kun krozado tra la Danuba Delto
2012-07-17

Teksto kaj fotoj de Liba kaj Floreal Gabalda (Francio)

 

 
Fabela lando havanta naturajn belaĵojn, montarojn, maron, pitoreskajn vilaĝojn, grandiozajn urbojn, riĉan kaj diversflankan kulturon. Tio estas Rumanio.
 

Fabela lando havanta naturajn belaĵojn, montarojn, maron, pitoreskajn vilaĝojn, grandiozajn urbojn, riĉan kaj diversflankan kulturon. Tio estas Rumanio. 
 

Vidindaĵoj kaj la grupanoj dum la vojaĝo en Rumanio 

 

    Rodica Todor, prezidantino de IFEF, organizis vojaĝon tra la Danuba Delto kun vizito de la urboj Bukureŝto kaj Braŝovo kaj ties ĉirkaŭaĵo. Ni pasigis kune agrablajn 11 tagojn de la 4-a ĝis la 14-a de junio 2012. En la aventura aranĝon partoprenis grupo de 34 esperantistoj el 9 landoj.

 

    Unue ni konatiĝis kun la ĉefurbo Bukureŝto. Ĝi estas unu el la plej gravaj turismaj allogaĵoj kaj la plej granda urbo de Rumanio kun pli ol du milionoj da enloĝantoj. Ni loĝis en la hotelo Hello situanta proksime de la Norda stacidomo. Nin ravis la vizito al la impona Palaco de la Parlamento, kiu enhavas 6 mil ĉambrojn. Ĝi estas la dua plej granda konstruaĵo en la mondo post la Pentagono. Ankaŭ la palaco Cotroceni estas grandioza. En ĝi troviĝas la administrejo de la rumana prezidento kaj la nacia muzeo. Bukureŝto estas vivplena urbo kaj havas tre belajn parkojn kaj ĝardenojn. Ni promenis en tiu de Cismigiu kaj poste tra la malnova centro. Tre interesa estis la vizito al skanseno (subĉiela muzeo) Dimitrie Gusti, kie ni konatiĝis kun diversaj kolektaĵoj de konstruaĵoj el diversaj partoj de Rumanio.

 

    Post tritaga restado en la ĉefurbo ni per buso translokiĝis al la urbo Tulĉa -- loko, kie ni enŝipiĝis por tritaga krozado. En Tulĉa ni vizitis ekologian turisman muzeon por konatiĝi kun la deltaj faŭno kaj floro antaŭ ol vidi ĉion per propraj okuloj. Ni navigis sur du kunigitaj hotelŝipetoj. Eblis senĝene trairi de unu ŝipo al la alia. Ni manĝis kaj dormis sur ili. Post la halto ĉe la marbordo de la riverego Danubo ni per malgranda boato navigis al danuba rezervejo tra kanaloj, foje inter flavaj kaj blankaj nufaroj por observi birdojn en la naturo. Tio estis interesa spektaklo. Ni vidis plurajn specojn da birdoj. Inter la plej konataj estis cignoj, pelikanoj, ibisoj, cikonioj, kormoranoj kaj amaso da aliaj.

 

    La plej vidinda estis la renkonto kun nestantaj kormoranoj. Ili okupis pluretaĝe la arbojn kaj kriis laŭtege alportante manĝon al siaj idoj. Ni ankaŭ vizitis la fiŝistan vilaĝon Mila 23. Post tiu-ĉi neforgesebla travivaĵo ni revenis per buso al Bukureŝto. Survoje ni mallonge haltis ĉe la bordo de la Nigra Maro kaj poste ni tagmanĝis en la restoracio Murfatlar meze de vitejoj. Ni partoprenis gustumadon de kelkaj vinoj kaj manĝis lokan specialaĵon.

 

    Nia posta celo estis la urbo Braŝovo. Ĝi situas en montara regiono ĉirkaŭ 166 km norde de Bukureŝto. Survoje al ĝi ni vizitis la montaran urbeton Buŝteni. Rekte super la urbo staras grandega kruco videbla jam de malproksime. Ĉar la bela vetero tion permesis, ni supreniris per telfero al la altebenaĵo de Buĉeĝi. De ĝi ni admiris grandegajn ŝtonojn, inter kiuj sfinkson, boleto-fungojn kaj aliajn formojn de ŝtonegoj. La panoramo de la vasta ĉirkaŭaĵo ravis nin. La Buĉeĝia montaro en Transilvanio estas la plej vizitata loko en Rumanio kun la plej alta pinto Omul -- 2505 metrojn super la marnivelo. Ni ankaŭ traveturis Sinaion -- luksan turisman centron, kie okazas diversaj eventoj kaj vintre oni organizas tie sportajn aranĝojn.

 

    En Braŝovo ni loĝis en la malnova hotelo Coroana situanta en la centro de la urbo. Tie ni renkontiĝis kun lokaj esperantistoj kaj pasigis kun ili agrablajn momentojn dum vespermanĝoj. Rodica, kiu loĝas en tiu ĉi bela urbo, promenigis nin tra ĝi kaj montris al ni la plej interesajn vidindaĵojn. Poste ni vizitis la kastelon Bran, kiu situas je 30 km. for de la urbo. Ĝia famo estas ligita al la legendo pri la grafo Drakulo, sed neniu historia dokumento atestas pri lia ĉeesto tie.

 

    Nuntempe estas en ĝi muzeo pri la feŭda historio kaj arto. Revenvoje ni vidis la fortikaĵon Raŝnov, kiu estas nuntempe en rekonstruo.

 

    En la sekva tago, en la vilaĝo Preĵmer ni admiris la fortikigitan preĝejon, la plej bone konservitan en orienta Eŭropo. Ĝiaj eksteraj muroj kaj aliaj fortikaĵaj partoj defendis kontraŭ malamikoj. Nun la preĝejo estas sub la protekto de "Unesco". Ne malpli interesa estis la vizito al la sinaja ortodoksa monaĥejo. Ĝi estis fondita fare de princo Mihai Cantacuzino en la deksepa jarcento kaj estas tre bele dekorita. Impresis nin la reĝa kastelo Peleŝ kun belega interno konsistanta el 160 ĉambroj. Ĝi estas la antikva somera rezidejo la reĝo de Rumanio Carol I (1866-1914). La korton ornamas vico de statuoj kaj bele aranĝita promenejo. Tiu ĉi kastelo estas nuntempe unu el la plej vizitataj en Rumanio.

 

    Rodica montris al ni multajn belajn kaj allogajn lokojn: preĝejojn, kastelojn, muzeojn, mirindan naturon kaj aliajn interesajn vidindaĵojn. Ĉio tio estis spicita per ŝia bonhumoro, rideto kaj sindonemo. La suno akompanis nin ĉiutage. Ni manĝis en belstilaj restoracioj, konatiĝis kun rumana historio, renkontis afablajn homojn kaj ĝuis agrablan etoson. Ĝi estis mirinda vojaĝo kun neforgeseblaj travivaĵoj, certe ripetinda. Ni daŭre sentas nostalgion pri tiom riĉaj kaj plezurplenaj tagoj.

 

Redaktoro: Wang Lihua

 

 

 
Desmet', Petro; Horvath, Jozefo. Bildvortaro en Esperanto. – Antverpeno: Flandra Esperanto-Ligo, 2012. – 800 p., il.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

























 
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng