2012-07-17
 Bai Wanli en la duon-distanca konkurso de triatlono por pli-ol-60-jaraj viroj |
La 15-an de julio fermiĝis en la urbo Shizuishan de la Ningxia-a Huj-nacia Aŭtonoma Regiono la Ĉina Triatlona Konkurso kun partopreno de pli ol 300 sportistoj el diversaj lokoj de Ĉinio. 62-jara Bai Wanli el Nankino gajnis kun unu brako la 9-an lokon de la duon-distanca konkurso de triatlono por pli-ol-60-jaraj viroj.
Kiam Bai Wanli estis juna, lia brako estis envolvita en draŝi-maŝinon kaj fariĝis kripla je la brako. Triatlono estas grand-intensa programo por provi daŭrpovon, persistecon kaj sintezan kapablon de sportistoj. Ĝi postulas, ke oni devu havi tre obstinan persistecon por plemuni la konkurson. En la pasintaj jaroj Bai Wanli partoprenis en pli ol 50 sportaj konkursoj, 10 internaciaj maratonoj, pli ol 10 handikapulaj sportkunvenoj kaj pli ol 30 internaciaj kaj enlandaj konkursoj de triatlono, kaj gajnis pli ol 10 pokalojn.
Redaktoroj: Liu Sigong kaj Niu Xueqin
|