Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Rideto kaj obstino de la kosmonaŭtino Liu Yang
2012-07-17

de LIU YI

 

 
Liu Yang

 

    La 16-an de junio 2012 la tri ĉinaj kosmonaŭtoj Jing Haipeng, Liu Wang kaj Liu Yang flugis en la spacon per la kosmoŝipo Shenzhou-9 kaj revenis en la 29-a de junio post plenumo de la kunligo de Shenzhou-9 kun la cel-spacoveturilo Tiangong-1 kaj serio da sciencaj eksperimentoj. Kiel la unua kosmonaŭtino de Ĉinio kaj la 57-a spac-vojaĝinta virino en la mondo Liu Yang fariĝis persono atentata en kaj ekster Ĉinio. Dum la tuta flugado en la spaco dolĉa rideto ĉiam akompanis Liu Yang. Tio montris ŝiajn memfidon kaj aplombecon.

 

    Plenumi 14-jaran trejnadon en 2 jaroj

 

    En majo de 2010 Liu Yang fariĝis unu el la duaj kosmonaŭtoj de Ĉinio post severa elektado. En la sekvaj du jaroj ŝi plenumis trejnadon de kelkdekoj da lernobjektoj de ok kategorioj, inkluzive de fundamentaj teorioj, adaptiĝo al la medio de la spaco, spacoflugaj teknologioj, proceduroj de flugado, simula trejnado pri flugado ktp., kaj trapasis la sintezan ekzamenon pri fakaj teknologioj de kosmonaŭtoj. En marto de 2012 Liu Yang estis elektita kiel unu el la kandidatoj veturontaj en la kosmoŝipo Shenzhou-9.

 


Liu Yang en trejnado de spacoflugo 

 

    Kiel la unua kosmonaŭtino de Ĉinio Liu Yang nature fariĝis "fokusa" persono inter la kosmonaŭtoj. 

 

    Dum la ĉi-foja spacoflugado Liu Yang respondecis ĉefe pri administrado de medicinaj kaj aliaj eksperimentoj en la spaco tuŝantaj spacomedicinon, ergonomion kpt. Tio ja estas severa provo por la "novulo" en la grupo de kosmonaŭtoj.

 

    La plej granda malfacilaĵo por Liu Yang estis plenumi en 2 jaroj trejnadon, kiun finis ŝiaj du kolegoj en 14 jaroj. En la pasintaj du jaroj, por kiel eble plej rapide ellerni la enhavon de la trejnado Liu Yang preskaŭ forlasis la ripozhorojn kaj amuzaĵojn kaj tutkore ĵetis sin en lernado kaj trejnado.

 


Liu Yang en korpa trejnado 

 

    Liu Wang, kolego de Liu Yang, diris al mi, ke foje, kiam li kaj lia edzino promenis en la centro de kosmonaŭtoj, ili renkontiĝis kun Liu Yang. Vidante, ke Liu Yang estis en eksmoda vesto, la edzino de Liu Wang diris: "Yannjo, se vi havos liberan tempon, mi akompanos vin al la magazeno Dangdai (fama magazeno en Pekino) por aĉeti vestojn." Liu Yang respondis: "Bofranjo, kie estas Dangdai?" Aŭdinte tion ridis la geedzoj.

 

    Krom monotona vivo, granda defio por kosmonaŭtoj estas diversaj trejnadoj pri korpa adaptebleco. La trejnado sur turnanta seĝo celas plifortigi funkcion de la vestiblo (ekvilibra sistemo de la homa korpo) de kosmonaŭtoj. Estas postulate, ke kosmonaŭtoj povu daŭre sidi sur rapide turniĝanta seĝo 15 minutojn. Tion ne povas elteni ordinaraj homoj eĉ unu minuton.

 

    Kiam Liu Yang unuafoje spertis la trejnadon, ŝia korpo ekŝvitis kaj ŝi sentis kapturniĝon kaj naŭzon post 5 minutoj. Armea instruisto iam atentigis al siaj lernantoj, ke se iu vomus, en lia aŭ ŝia korpo restus memoro kaj aperus kondiĉita reflekso en la sekvaj trejnadoj sur la turniĝanta seĝo. Liu Yang diris: "Por deturni la atenton mi devigis min imagi, ke mi ĝuas pejzaĝon ĉe la maro." Tiel per sia obstina volforto ŝi venkis la malfacilaĵon.

 

    Kiam raketo supreniras al la ĉielo kaj kosmoŝipo revenas de tie, kosmonaŭtoj eltenas grandegan superŝarĝon. La trejnado sur centrifugilo estas grava programo por altigi la kontraŭ-superŝarĝan kapablon de kosmonaŭtoj. Kiam la maŝina brako rapide turniĝas, la homo sur ĝi ne povas movi sin kvazaŭ li aŭ ŝi estus firme premita de granda ŝtono, kaj ankaŭ la dispozicio de likvaĵoj en la korpo ŝanĝiĝas tiel ke la sango ne povas normale flui al la cerbo. En la trejnado kosmonaŭtoj devas fari serion da kontraŭmovoj por garantii sufiĉan sangoliveradon al la cerbo. Antaŭ ol fariĝi kosmonaŭtino Liu Yang estis pilotino de transporta aviadilo kaj neniam spertis trejnadon per centrifugilo. Kiam ŝi unuafoje suriris la centrifugilon, ŝi uzis sian tutan forton. Ŝi diris: "Post kelk-minuta ekzercado mi sentis kvazaŭ mi kuris 10 mil metrojn kaj miaj kruroj estis tre pezaj, kvazaŭ en ili estis plumbo." Post malfacilaj trejnadoj Liu Yang fariĝis kapabla elteni superŝarĝon de 8 "G" kiel viraj kosmonaŭtoj. Tio signifas, ke kosmonaŭtoj devas elteni 8-oblon de sia propra pezo kaj samtempe teni la kapon klara kaj fari normalan manipuladon de aparatoj.

 

    Liu Yang diris: "La spaco ne scias distingi inter viroj kaj virinoj. En la unua tago post mia alveno al la kosmonaŭto-trupo, la trupestro diris al mi, ke ekde hodiaŭ mi estas traktata same kiel viraj kosmonaŭtoj. Severa trejnado estas utila por mia pli bona adaptiĝo al la medio en la spaco."

 

    Esti aplomba en kriza momento

 


Liu Yang en trejnado de spacofluga medio 

 

    Kiam Liu Yang ĵus venis al la Aerarmea Instituto pri Aviado, ŝia korpo ne estis sufiĉe fortika por iri al la spaco. Por povi flugi sur la ĉielon ŝi strebis kelkoble pli multe ol siaj kolegoj. Ĉiu-matene, dum ŝiaj kolegoj kuris 5 kilometrojn, ŝi kuris 7 kilometrojn kaj ne ĉesis kuri eĉ en tagoj de ventego aŭ neĝo. Kiam Liu Yang partoprenis en la unua kampad-trejnado, pro troa frotado ŝiaj piedoj ricevis blazojn, sed ŝi rifuzis veturi en "kuraca veturilo". Post pli-ol-70-kilometra piedirado ŝiaj piedoj estis kovritaj de blazoj. Tamen dank' al sia obstineco ŝi diplomiĝis kun tre bonaj rezultoj.

 

    La flugado ne nur estas ne-romantika, sed ankaŭ plena je riskoj kaj defioj. En iu tago de septembro 2002, Liu Yang faris ekzercan flugon per instrumentoj. Post kiam la aviadilo forflugis de la tero, Liu Yang donis ordonon por kunmeto de surteriĝaj rad-ekipaĵoj. Tuj poste ŝi aŭdis bruegon kaj vidis, ke sango ŝprucis sur la ventŝirman glacon kaj en la pilota kajuto pleniĝis brul-odoro. Mekanikisto urĝe raportis: "Altiĝis la temperaturo de la dekstra motoro kaj malaltiĝis ĝia movforto." En la kriza momento Liu Yang estis aplomba kaj kunlaborante kun siaj kolegoj urĝe surterigis la aviadilon en la stato kun la videbleco de malpli ol du kilometroj. Post la surteriĝo oni trovis, ke kontraŭ la aviadilo frapiĝis 18 kurierkolomboj kaj 2 el ili estis tiritaj en la aerenirejon de la aviadilo. Se oni ne reagus adekvate, la rezulto povus iĝi fatala.

 

    En la jaro 2009 Liu Yang pilotis aviadilon al Xi'an por plenumi taskon de artefarita pluvigado. Tuj post la ekflugo de Wuhan, la vetero fariĝis tre malbona. Baldaŭ la ekstera parto de la aviadilo glaciiĝis kaj la glacioj, kiuj forfalis de la helico, frapis la korpon de la aviadilo kaj faris grandajn bruojn. Liu Yang rapide haltigis la funkcion de la aŭtomata veturigo kaj per la stirstango senĉese korektadis la flugpozicion . Liu Yang diris: "Post la konsiliĝo la aviadistaro decidis, ke ni daŭre flugos kaj serĉos flughavenon por surteriĝo nur tiam, kiam la vetero plue malboniĝos. Ni ĉiuj estis tre nervozaj timante, ke la glacioj plimultiĝos. Tiam mi nur deziris, ke la suno tuj aperu. Post iom da tempo la ĉielo iom post iom heliĝis kaj la suno eliris el la nuboj, kaj la glacioj sur la aviadila korpo komencis malrapide degeli. La tiaman ĝojon mi neniam forgesos."

 


Liu Yang kaj ŝia edzo, kiu estas piloto 

 

    Liu Yang diris al mi, ke tiu ĉi kriza sperto en la aero havis grandan influon al ŝi. Ŝi diris: "Trejnado de iuj programoj estas provo al la korpa limo de kosmonaŭtoj. Mi ĉiam diris al mi mem: persistu, nepre persistu, probable sukceso estos antaŭ vi, se vi daŭre persistos malgraŭ la sento, ke vi ne plu povos persisti."

 

Redaktoroj: Liu Sigong kaj Niu Xueqin

 

 

 
La libro Rusa Novelaro enhavas la plej bonajn rakontojn kaj novelojn de Aleksandr Puŝkin, Miĥail Lermontov, Nikolaj Gogol, Ivan Turgenev, Fjodor Dostojevskij, Miĥail Saltykov-Ŝĉedrin, Lev Tolstoj kaj Anton Ĉeĥov.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo





















30 Jaroj de Reformado kaj Pordomalfermo Pliaj


 
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng