|   2012-07-17  
  Pluvakvo forte ŝprucas el la breĉetoj.  |    
  
    En la nokto de la 14-a de julio pluvego atakis la urbon Nankino kelkajn horojn. En la strata sekcio Longbozi de Xuanwu-distrikto de Nankino, ĉefurbo de Jiangsu-provinco en sudorienta Ĉinio, grandkvanta pluvakvo penetris tra la monto Zijinshan kaj ŝprucis el dekkelkaj breĉetoj en la suba parto de la sescent-jara urbo-muro kiu estis konstruita ĉe la monto. En la ĉina lingvo la vorto Longbozi signifas "drakan kolon", do la nankinanoj nomis tian interesan fenomenon "drakoj elbuŝigas akvon". 
  
Redaktoroj: Su Yijun kaj Xie Ruifeng 
  
   |