Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Interesaj filmetoj pri E-aranĝo -- per okuloj de ĵurnalisto
2012-07-17

    Fabio Monteiro estas profesia brazila ĵurnalisto, kiu antaŭnelonge iĝis esperantisto. En internaciaj Esperantaj rondoj li iĝis konata per lia unua jutuba videofilmeto "Karnavala Festo en Esperanto".

 

    Fabio nun lanĉis propran blogon, kie li anoncas pri la projekto "Globeto", iuspeca interreta televido, per kiu li intencas publikigi siajn Esperantajn filmetojn.

 

    Tie troveblas jam okulfrape bona filmeto pri la pasintjara Tutamerika Kongreso de Esperanto, TAKE, okazinta en Sao Paulo. Fabio sprite kaj trafe prezentas la ĉefajn erojn de la Kongreso.

 

    La filmo (havanta du partojn) taŭgas kaj por mem rigardi kaj ĝui ĝin, kaj por prezenti ĝin al lingvolernantoj kaj kursanoj por virtuale eksperti etoson de Esperantaj aranĝoj.

 

    La blogo kaj kaj filmoj estas troveblaj ĉe:

 

    http://fabinhomonteiro.com/2012/06/11/la-lancado-de-globeto/

 

(el Ret-Info)

Redaktoro: Liu Zijia

 
La libro Rusa Novelaro enhavas la plej bonajn rakontojn kaj novelojn de Aleksandr Puŝkin, Miĥail Lermontov, Nikolaj Gogol, Ivan Turgenev, Fjodor Dostojevskij, Miĥail Saltykov-Ŝĉedrin, Lev Tolstoj kaj Anton Ĉeĥov.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo





























30 Jaroj de Reformado kaj Pordomalfermo Pliaj


 
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng