2012-07-17 Okaze de la 100-jariĝo de la naskiĝo de Tibor Sekelj, same kiel en aliaj partoj de Eŭropo, ankaŭ hungaraj esperantistoj rememoras lian eksterordinaran vivon kaj lian senlacan Esperantan agadon. Je la invito de la Hungaria Esperanto Asocio (HEA) la 22-an de februaro la vidvino de Tibor Sekelj, Erzsébet Székely prelegis en Budapeŝto pri la fama esperantisto. Ŝi rakontis historietojn, kiuj pruvas, ke la forta interesiĝo pri la mondo en la frua infanaĝo aperis ĉe Tibor Sekelj. La prelego, nature, prezentis la tutan vivon kaj la vastan agadon de li.
Post la prelego sekvis konversacio ĝis la forvetura tempo de Erzsébet Székely.
Okazis ankaŭ skriba rememoro pri Tibor Sekelj, nome en la februara numero de la hungarlingva informilo Nyelvi hírek a világból (Lingvaj novaĵoj el la mondo). Krom tiu rememoro sub la titolo 2012 - 125 éves az eszperantó (125 jara estas Esperanto) la informilo enhavas artikolon ankaŭ pri tio, kiel fariĝis viva lingvo el la lingvoplano Lingvo Internacia. La artikolo skize prezentas la historion de Esperanto en la unua du jardekoj. Pliaj (mallongaj) informoj estas en la kajero pri la 35-a Hungaria Esperanto-Kongreso, la 9-a Ĉina Esperanto-Kongreso kaj la Junulara E-Semajno (JES) en Gdansko.
(La menciita informilo estas pretigita ekde dek unu jaroj, ĉiujare 3-5-foje, en individua zorgado por informi ne esperantistojn. Ĝin sufiĉe sisteme ricevas kvazaŭ 40-50 personoj okaze de kunvenoj de civilaj rondoj kaj organizaĵoj. Inter ili estas, ekzemple, tablosocieto de lingvistoj. La zorge elektitaj kaj sisteme liveritaj informoj formas el indiferentaj homoj simpatiantojn kaj amikojn de Esperanto.)
László Gados
el Eŭropa Bulteno
(Redaktoro: Liu Zijia)
|