2012-07-18 Baze de la alvoko de EEU ni havas informon ke almenaŭ du nacilingvaj artikoloj pri Tibor Sekelj aperis en naciaj vikipedioj kiuj ne havis artikoilon pri li. La artikoloj estas tradukoj el la esperanta artikolo. La slovenan tradukon faris Vinko Ošlak kaj la kroatan grupo de novlernantoj de Esperanto sub la gvido de Spomenka Štimec (Danira Grgec, Milka Đukić, Josip Kušec, Tihana Mikša, Davor Klobučar). La slovenan artikolon envikipediigis Arno Lagrange kaj la kroatan Davor Klobučar. Ni pluinvitas esperantistojn ĉie tra la mondo sekvi tiujn ekzemplojn.
La menciitaj artikoiloj troviĝas ĉe: http://hr.wikipedia.org/wiki/Tibor_Sekelj kaj ĉe http://sl.wikipedia.org/wiki/Tibor_Sekelj
el Eŭropa Bulteno
(Redaktoro: Liu Zijia)
|