2012-07-18
En Maribor, Slovenio ni preparis nin bone por starti per serio da eventoj en la jaro 2012 -- 100-jariĝo de la naskiĝo de Tibor Sekelj. Ni decidis komenci la aktivadojn en la tago de lia naskiĝo -- la 14-an de februaro kaj organizis rondan tablon pri tiu grava esperantisto sed ankaŭ sufiĉe konata persono en ĉiuj eksjugoslaviaj landoj, aparte kiel verkisto kaj esploristo de nekonataj partoj de la terglobo.
Ni planis kiel prelegantojn de la ronda tablo la edzinon de Tibor Sekelj, Erzebet Sekelj, verkistinon Spomenka Štimec, kaj du Mariboranojn: Zdenka Rojc kiu dum preskaŭ unu jaro estis sekreatriino de Tibor en Subotica kaj min, kiu intense kunlaboris kun li proksimume de 1966 ĝis lia vivofino. La ronda tablo okazis en solena ejo de la malnova urbodomo. Bedaŭrinde Erzsebet ne povis alveni.
Partoprenis trideko da personoj, ĉefe Mariboraj esperantistoj. Post ampleksa prezento de la vivo de Sekelj kaj aparte de lia verkista aktivado kaj legataj eltiraĵoj el liaj verkoj en la slovena traduko (en la slovena aperis entute 5 liaj libroj) estis ankaŭ regaleto per manĝoj kaj trinkaĵoj. La aranĝo elvokis tre bonan reagon de la publikaj informrimedoj. Aperis ampleksa artikolo pri Tibor Sekelj kaj la aranĝo en la ĉefa tagĵurnalo de norda Slovenio Večer kaj loka televido Televizija Maribor elsendis 45-minutan elsendon "Vžarišču" (En fokuso) dediĉitan al Tibor kaj Esperanto en kiu vive partoprenis Zlatko Tišljar kaj Mario Vetrih (telefone ankaŭ Zdenka Rojc). La elsendo estis poste du-foje ripetita, do la poresperanta reklamo estis tre ampleksa en la regiono de Norda Slovenio.
Esperanto-societo de Maribor planas organizi ankoraŭ unu prelegon pri Tibor, fintraduki la vikipedian artikolon pri Tibor al la slovena kaj aperigi ĝin en ampleksa formo kaj reeldoni la romaneton Kumeŭaŭa -- la filo de ĝangalo en la slovena kaj publike prezenti ĝin okaze de Eŭropa Lingva Tago en septembro. Mariboraj esperantistoj ankaŭ ellaboris projekton por Grundvig kiu antaŭvidas studadon de la verko de Tibor Sekelj far partoprenantaj personoj organizitaj en 6 eŭropaj landoj. Se la projekto estos aprobita en dua duono de la jaro ni aldonos al niaj agadoj ankaŭ la erojn de tiu projekto.
Zlatko Tišljar
el Eŭropa Bulteno
(Redaktoro: Liu Zijia)
|