Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Omaĝo en Berlino
2012-07-18

 

    Ankaŭ en Berlino oni ŝatas la rakontojn de Tibor Sekelj specife pri liaj eksterordinaraj esplorvojaĝoj kaj havas konscion pri lia eminenteco. Nur 3 jarojn antaŭe en kulturcentro danziger50 (nomita laŭ stratnomo kaj numero) estis voĉlegita dum vesperaranĝo vojaĝrakontoj de li.

 

    Volonte la Esperanto-grupo en tiu ĉi kulturcentro sekvis alvokon de EEU omaĝi la eminentan esperantiston okaze de lia 100-a naskiĝdatreveno kaj invitis al Tibor-Sekelj-omaĝo la 27-an de februaro 2012.

 

    Dank al la riĉa materialo detale prezentanta la biografiajn faktojn, personecon kaj verkon de Tibor Sekelj en interretaj paĝoj kaj en revuoj unuavice materialo prezentita de Zlatko Tiŝljar, Spomenka Ŝtimec kaj Arno Lagrange (ekz. Vikipedia artikolo http://eo.wikipedia.org/wiki/Tibor_Sekelj ) mi prelegis superrigarde pri la jubileulo.

 

    La vizitantoj povis sperti Tibor mem pro montrado de intervjuoj kun li en interreto (ekz. www.youtube.com/watch?v=AvnDVRXRX4o ). Parte ni rigardis la brilan prelegon de Spomenka Ŝtimec en la majstra filma realigado de Francisco L. Vauthey (http://vimeo.com/36402930). Aŭskultintoj notis la retadreson por hejme ĝui ĝin entute.

 

    Prezentitaj estis multaj el liaj verkoj por montri la multflankecon de Tibor. El kelkaj verkoj estis voĉlegitaj ekzemploj por lia etnologia esplorlaboro, por lia respondecplena agado rilate al homoj en diversaj kulturoj kaj por lia literatura verkado.

 

    La vizitantoj uzis la eblecon aĉeti librojn de Tibor Sekelj. Lu Wunsch-Rolshoven de la Asocio Esperanto-Land prizorgis librostandon. Aĉetitaj estis ekzemple la libroj, Mondo de travivaĵoj, Elpafu la sago kaj Kumeŭaŭa -- filo de la ĝangalo.

 

    Ne mankis personaj rememoroj pri Tibor Sekelj. D-ro Detlev Blanke rememoris pri renkontiĝoj kun li dum diversaj internaciaj aranĝoj kaj pri prelego de Tibor en Berlino en 1978 en la siatempa "Club der Kulturschaffenden" (Klubo de Kulturagantoj - hodiaŭ reprezentejo de federacia lando Hamburgo en Berlino).

 

    Detlev Blanke konfesis, ke li siatempe ne konsciis pri la graveco de Tibor. Li priskribas lin kiel "tre malgranda, fragile svelta homo" kaj konstatis, ke "oni ne povis imagi kiom da kuraĝo kaj kiom da forto havas tiu hometo, tiu vireto". Li rememoris: "Estis tute plena la salono, kaj li rakontis pri liaj diversaj vojaĝoj... Li prezentis diapozitivojn plejparte nigreblankajn, ĉar temis pri malnovaj vojaĝoj. Ni kompreneble mire gapis kaj vidis, kion li montris kaj poste ni manĝis kune kun kelkaj homoj el GDREA en la restoracio de tiu klubo. Estis tre agrabla kunesto; kaj Tibor estis tre agrabla diskutanto."

 

    Alia rememoro de Detlev Blanke koncernis eldonplanon nerealigita: "Fine de la 70-aj jaroj ekzistis projekto publikigi elekton de rakontoj en germana lingvo en Brockhaus-Verlag kaj mi devis verki iun ekspertizon pri tio. Mi orientiĝis laŭ la diversaj materialoj kaj kompreneble mi faris pozitivan ekspertizon. Bedaŭrinde ne aperis tiu kolekto. Mi ne scias kial. Pro tio mi kun ĝojo aŭdas, ke aperis en Svisio verko en germana lingvo. Temas pri la libro Durch die Wälder Brasiliens zu wilden Indianerstämmen (Orell Füssli Verlag, Zürich 1959) ankaŭ prezentita dum la aranĝo."

 

    Detlev Blanke rakontis pri kelkaj ideoj kaj entreprenoj de Tibor Sekelj, ekzemple pri liaj imagoj rilate al Esperanto en Afriko, pri prelego de Tibor dum socilingvistika konferenco en Tokio en 1986, pri rilatoj inter Tibor Sekelj kaj Ivo Lapenna, kies "interbatalon" li povis observi. "Estis iomete stranga, ĉar ambaŭ estis unuaklasaj homoj", Blanke rimarkis kaj aldonis: "Ivo Lapenna pli favoris la tielnomatan suprismon... kaj Tibor estis pli ligita al la bazo verŝajne pro liaj diversaj spertoj."

 

    Eĉ la voĉon de Tibor Sekelj Detlev Blanke aŭdigis por ni. Sonbendon el 1972 li kunportis. Ni aŭdis unue William Auld, kiu anoncis premiiton en Belartaj Konkursoj dum la 57-a UK en Portland (USN), poste Tibor ricevinte unuan Premion komencis legi sian rakonton Kolektanto de ĉielarkoj. Ni aŭskultis emociigite kaj ricevis impreson de lia parolmaniero.

 

    Alian faceton de la agado de Tibor Sekelj Detlev Blanke videbligis parolinte pri la muzeologia fakvortaro, kies esperantan parton redaktis Tibor Sekelj kaj Bernard Golden.

 

    Tiu impona libro kaj ekzempleroj de Geografia Revuo redaktita de Tibor Sekelj cirkulis inter la vizitantoj.

 

    Detlev Blanke bedaŭris, ke nur aperis unu kajero dum la jaro, do 6 entute, ĉar ne sufiĉis nombro da abonantoj -- ĝenerala problemo rilate al eldonado.

 

    Parto de la aranĝo estis dediĉita al informoj pri aktualeco de la ideoj de Tibor Sekelj. Intereson vekis la mencio, ke dum la filmfestivalo en Berlino estis montrita la filmo Xingu pri fama indiana teritorio en Brazilo kaj pri la malkovroj kaj penoj de esploristoj gardi la indianojn kaj ĝiajn kulturon kaj landon. Temas pri teritorio al kies fruaj esplorintoj apartenis Tibor Sekelj. Tiu ĉi brazila filmo antaŭ la "Umweltgipfel Rio+20" estos montrata en la kinejoj de Brazilo. La Guapore-projekto estas alia ekzemplo. Temas pri projekto de la Etnologiaj Muzeoj en Berlino, Vieno, Basel kaj Leiden, kiun priskribas d-ro Andreas Schlothauer en Kunst&Kontext eldono 01 2011 akcentante la signifon de la etnologiaj objektoj, el kiuj nur malmultaj estas ekspoziciataj, por la indiĝenaj popoloj, iliaj kulturoj kaj memkonscio. Li mencias verkon de Sekelj, kiu esplorekspediciis ankaŭ tra kelkaj regionoj en Sudameriko kaj objektojn, kiujn li kolektis.

 

    Ankaŭ ekspozicion de la Etnografia Muzeo en Zagreb (Kroatio) el la lastaj jaroj montrinta etnologiajn objektojn de Sekelj kaj emfazinta lian gravan agadon ni priparolis.

 

    Dankon ni ŝuldas al la Muzeo de la urbo Senta (Serbio), kies kuratoro Atila Pejin je nia peto sendis kelkajn fotojn de etnologiaj objektoj de Sekelj pri kiuj disponas la muzeo. Ili pliriĉigis nian aranĝon.

 

    Memkompreneble ni atentis la omaĝojn pri Tibor Sekelj en aliaj partoj de la mondo -- en Senta, kie lia vidvino Erszebeth Sekelj kontribuis, en Mendoza ktp. La impresa raporto de Anneleen Nys instruante Esperanton dum vojaĝo sur spuroj de Tibor estis admirata.

 

    Rimarkindan skriban kontribuon ni ricevis de Will Firth, tradukisto, kiu jam en 1997 pretigis anglalingvan tradukon de la infanlibro Kumeŭaŭa - filo de la ĝangalo, sed bedaŭrinde ĝis nun ne sukcesis trovi konvenan eldonejon. Laŭ li pli malfaciligas tion la postulo de la vidvino pri granda eldonkvanto. "Depost 2006 mi nenion plu entreprenis", skribis Will Firth. Ni diskutis pri la problemo kaj opinias, ke nun, kiam estas la alvoko traduki kaj eldoni tiun libron en multaj lingvoj denove eble per helpo de EEU oni solvu la problemon en la Tibor-Sekelj-jaro.

 

    Enkondukis nian omaĝan aranĝon la poemo de Poul Thorsen aludanta humure kelkajn eventojn el la biografio de Sekelj.

 

    Finis ĝin la tre serioza salutvorto de Zlatko Tishljar, sekretario de EEU, al nia omaĝa aranĝo trafe karakterizanta la personecon de Tibor Sekelj kaj eldiranta konkludojn el la modela agado de la jubileulo. Zlatko Tiŝljar eksplikis:

 

    "Mi volas nur memorigi pri la aktualeco de la filozofio de Sekelj kiu en kelkaj libroj eksplikas tion kion li efektive serĉis: ne la montojn, riverojn aŭ urbojn -- li serĉis la homan animon, la homan esencon. Kaj li klarigas ĝin tiel: Homo kiel unuopulo estas la plej bona en la mondo. Ĉiu en sia ĉirkaŭaĵo. Do oni ne komparu sin kaj konkuru, oni simple estu tio kio oni estas kaj konsciu pri sia propra escepteco. Homo kiel socia estaĵo konsciu ke nenio el la materiaĵoj povas aparteni al individuo, sed ĉio estas nia, ĉar en produkto de ĉio partoprenis tre multaj kaj ĉar la naturon posedas ĉiuj kiuj ĝin bezonas.

 

    Tia filozofio estas tre aktuala en la nuna novliberalisma tempo kiam la plej grava afero estas havi kaj ne esti, kiam oni batalas kaj komparas sin, kiam oni alproprigas naturaĵojn, eĉ parcelojn sur la Luno... Oni devus remalkovri Tibor Sekelj."

 

Fritz Wollenbe

el Eŭropa Bulteno

(Redaktoro: Liu Zijia)

 

 

 
En la jaro 2011 IEK (Internacia Esp-Konferenco) okazis en urbo Wuhano, Ĉinio,s-ano Eugene de Zilah, la ĉefredaktoro de La Gazeto, prelegis pri "ĉina saĝo en eŭropa perspektivo", li elcitis la tradukon de Daŭo De Jing de Laozi, esperantigita de Wang Chongfang...
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

























 
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng