Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Rememoro pri la Internacia Esperanto-Muzeo (IEM) en Aŭstrio
2012-07-18

de ZHU MINGYI

 

    En majo ĉi-jare mi invitite ĉeestis kunvenon por diskuti pri la starigo de internacia Esperanto-muzeo en Zaozhuang-a Universitato de Shandong-provinco, Ĉinio, kio tuj rememorigis min pri mia vizito al la Internacia Esperanto-Muzeo en Aŭstrio. En la kunveno pro tempomanko mi povis nur tre koncize prezenti la Muzeon al ĉeestantoj. Mia vizito okazis antaŭ 20 jaroj, tamen mia memoro estas klara. Pri mia vizito mi iam ĉine skribis artikolon kaj publikigis ĝin en la revuo La Mondo, kaj nun mi volas esperantigi kaj aperigi ĝin en EPĈ-retejo por prezenti denove la Muzeon al ankoraŭ pli multaj. Jen mia antaŭa artikolo:

 

 
La Esperantomuzeo en Aŭstrio (el Wikipedia)
 

Esperanta afiŝo en la muzeo (el http://www.onb.ac.at/eo/planlingvoj/havajoj.htm) 

 

    Vizito al Internacia Esperanto-Muzeo

 

    Matene de la 3-a de aŭgusto, 1992, post la 77-a UK en Vieno, la Ĉina Esperanto-Delegacio el 6 personoj speciale vizitis la monde famkonatan Internacian Esperanto-Muzeon. La Muzeo situas en la antikva palac-forma konstruaĵo de Michaeler-placo en la urba centro. Tiu domego estas konstruita el blanka marmoro kaj kun giganta, eleganta kaj tre bela aspekto.

 

    Tie s-ro Herbert Mayer nin akceptis. Probable, pro la ordinara multa akceptado de vizitantoj, li sperte, sen nia demandado, donis al ni materialojn, prezentis la Muzeon kaj gvidis nin ĉirkaǔrigardi. Ĉio iris nature, kaj la aranĝo estis kompakta.

 

    Pri la historio de la Muzeo, oni ĉiam mencias du personojn: nia majstro Ludoviko Zamenhof kaj lia frato Felikso Zamenhof (1868--1933). Dum la 19-a Universala Kongreso en Pollando, la ideo fondi internacian Esperanto-muzeon vage formuliĝis. Felikso Z. ne nur varme subtenis la ideon, sed ankaǔ plue argumentis la neceson por la starigo de la muzeo simila al la naciaj bibliotekoj. Oni decidis klopodi por 10 jaroj por ĝia prepariĝo kaj festi ĝian inaǔguron en la 50-jara jubileo de Esperanto en 1937. Krome, estis alia esperantisto Hugo Steiner (1878--1969), kiu opiniis, ke la tempo — 10 jaroj por atendi estas tro longa, kaj ke la kvanto de tiamtempaj Esperantaj verkoj jam sufiĉas por fondi la muzeon. Li do tuj pene laboris kaj komencis kun unuaj paŝoj.

 

    Estis tute neatendita, ke en la 23-a de novembro, 1927 fondiĝis la "Asocio de la Amikoj de la Internacia Esperanto-Muzeo", kies tasko estis kolekti monon por la IEM. Tamen fakte, tiamaj cirkonstancoj ne promesis baldaŭan sukceson. En 1928, ne plu uzata ĉeval-barako estis trovita kaj adaptita kiel libro-arĥivejo. Ĝuste en la malfacila tempo por laboroj, s-ro Hugo Steiner trovis tre frue konatan amikon kaj tiaman kancelieron — s-ron Ignaz Seipel kaj akiris liajn multflankajn helpojn. En 1929, s-ro Hugo Steiner kaj la Aǔstria Nacia Biblioteko subskribis kontrakton, ke la Internacia Esperanto-Muzeo estu parto de la Biblioteko. Kia granda ŝanĝo por la Muzeo! Tio ja helpe plibonigis medion kaj pligrandigis libro-tenejon. La libro-trezoro kreskis dank' al malavaraj donacoj flanke de vasta esperantistaro. En 1930, la Muzeo translokiĝis de ĉeval-stalo rekte en grandan salonegon kaj havis du laborantojn, kies malgrandaj salajretoj estis pagitaj de la Asocio de la Amikoj de la IEM. En 1936, IEM aldone ricevis novan salonon, sed la enmarŝo de Hitler en Aŭstrion havis terurajn konsekvencojn por la aŭstria Esperanto-movado. Esperanto estis malpermesita lingvo. En 1938, la Internacia Esperanto-Muzeo estis fermita. S-ro Hugo Steiner estis "ŝirm"-arestita, kaj post trimonata aresto li liberiĝis. Poste li persvadis la koncernajn instancojn ne detrui la librojn kaj materialojn de IEM, sed nur paki kaj meti ilin en kelon. Kelkajn tagojn antaǔ la liberigo de Aǔstrio en 1945, Gustav Weber, unu el la laborantoj en IEM, estis mort-turmentita en koncentrejo. Post la liberigo, s-ro Hugo denove trovis Esperanto-subtenanton, aǔstrian kancelieron Leopold Figl. Kaj tiele la de IEM uzitaj dometoj povis esti riparitaj. En la komenco de 1947, la libroj estis transportitaj en la novan hejmon. En 1958, IEM ricevis sian unuan plan-postenon, kaj en 1966 la duan.

 

    La superdirita raporteto estis ne tre detala, tamen ĝi montris, ke la vojo trairita de IEM ja estis malebena. Retrorigardante la historion kaj komparante kun la pasinteco, ni vidis, ke la nuna Muzeo, situanta en la unua etaĝo de la Nacia Biblioteko, jam havas grandan ekspoziciejon kaj kelkajn libro-tenejojn kun pli ol 20 000 libroj en komputila administrado, havas du plan-postenojn kaj jam ekfunkcias kiel la Nacia Biblioteko. Kaj krome, la afero ankoraǔ daǔre disvolviĝas. Oni ja ĝojas pro ĉio ĉi.

 

    Laǔ prezento, la ĉefaj taskoj de IEM estas jenaj: 1. Pliampleksigi la kolektendan materialon. 2. Katalogi ĝin. 3. Konvene stoki kaj protekti ĝin kontraŭ perdoj. 4. Disponigi ĝin al interesata publiko. 5. Respondi informpetojn. 6. Malhelpi pereon de kaduka materialo per konservado. 7. Fari esploran laboron. Kaj ĝia nuna ĉefa tasko estas la sesa, sed la malfaciloj antaǔ ĝi estas mon-manko kaj tro multa tempo-konsumado. Tamen (sed)ĝis nun ankoraŭ neniu organizo aŭ persono povas ŝarĝigi sin per tiom granda sumo.

 

    La nunaj servoj de la Muzeo al publiko estas jenaj: 1. Procedi por libro-depruntantoj pri registrado surloke. 2. Respondi informpetojn pri la havaĵo de IEM telefone aŭ skribe. 3. Pruntedoni librojn pere de naciaj bibliotekoj, kiuj kunlaboras kun la teleprunta reto internacia. (Raraĵoj kaj unikaĵoj ne pruntepreneblas.) 4. Kontraŭ pago fari fotokopiojn de materialo en la multobliga centro de la Aǔstria Nacia Biblioteko.

 

    S-ro Herbert Mayer alvoke esperas, ke E-organizoj aŭ esperantistoj de la mondo rigardas la Muzeon kiel la sian kaj donas al ĝi helpojn. Jen liaj kelkaj sugestoj: 1. Sendi ĉiun materialon, kiu koncernas Esperanton aŭ aliajn planlingvojn. 2. Membriĝi al la Asocio de la Amikoj de IEM. (Ĉiu membro senpage ricevos kvinfoje en la jaro la revuon "La Dua Jarcento".) 3. Sendi naci-lingvan pri-Esperantan inform-materialon, kiun IEM povas doni al vizitantoj laŭ bezono por diskonigi nian lingvon. 4. Helpi finance. 5. Vaste informi pri IEM por ke esperantistoj aŭ neesperantistoj amu la Muzeon.

 

    Krom prezenti la Muzeon, s-ro Herbert Mayer ankaŭ gvidis nin ĉirkaŭrigardi kaj donacis fotokopiojn de kelkaj Esperantaĵoj eldonitaj antaŭ 1949 kaj mankantaj al nia Ligo. Ni havas bonan impreson pri lia varma akcepto kaj malfacile priskribas la tuton en nuna raporteto. Post la ĉirkaŭrigardo, ni vidis, ke IEM havas riĉegan bibliotekon kaj grandan amplekson kaj jam fariĝas internacia librotenejo. Ĝi proponas al diverslandaj esperantistoj multan gravan materialon en legado, librodepruntado, fotado, kopiado, informpetado ktp. Por danki gastiganton pro la akcepto kaj por restigi memoraĵojn al la Muzeo, mi donacis, en mia nomo, 6 librojn verkitajn aǔ tradukitajn de mi mem, kaj en la nomo de nia Ligo kaj Ĉina Esperanto-Delegacio, librojn, poŝtkartojn, silk-teksaĵon de Zamenhofa portreto.

 

    Je nia vizito, venis 3 aliaj vizitantoj, kiujn akceptis alia laboranto de la Muzeo. Tamen tuj poste venis 2 pluraj vizitantoj, kaj tiam niaj du grupetoj ankoraŭ ne foriris, kaj jam estis ĉ. la 12-a tagmeze. Estis informite, ke IEM ĉiujare akceptas ĉ. 6000 hom-fojojn. Inter ili plejparte estas neesperantistoj, kaj dum la UK ili jam akceptis ĉ. 2000 vizitantojn. Por pli multe akcepti vizitantojn, du laborantoj ofte ne povas ĝustatempe manĝi kaj ripozi. Por ne multe perdigi ilian tempon, ni kaj ili fotiĝis ĉe la enirejo por memoro, kaj kun dankemo ni adiaŭis ilin kaj foriris de la Muzeo.

 

    * * *

 

    P.S. Nun la Muzeo havas sian novan nomon: Esperantomuzeo kaj Kolekto por Planlingvoj kaj kiel antaŭe ankoraŭ estas parto de la Aŭstria Nacia Biblioteko.

 


Esperanta afiŝo de ĉokolado en la muzeo (el http://www.onb.ac.at/eo/esperantomuzeo/muzeo.htm) 

 

 

 
En la jaro 2011 IEK (Internacia Esp-Konferenco) okazis en urbo Wuhano, Ĉinio,s-ano Eugene de Zilah, la ĉefredaktoro de La Gazeto, prelegis pri "ĉina saĝo en eŭropa perspektivo", li elcitis la tradukon de Daŭo De Jing de Laozi, esperantigita de Wang Chongfang...
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

























 
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng