2012-07-18
 Ruĝ-jaŭaj virinoj kun longa hararo |
|
 Ruĝ-jaŭa virino montras sian longan hararon eltonditan en la aĝo de 18 jaroj. |
La jaŭ-nacia vilaĝo Huangluo troviĝas en la gubernio Longsheng de la Guangxi-a Ĝŭang-nacia Aŭtonoma Regiono de Ĉinio. En la vilaĝo estas pli ol 400 loĝantoj, inter kiuj 180 estas virinoj. La averaĝa longeco de ilia hararo estas 1.7 metroj kaj la plej longa atingis 2.1 metrojn. Tial la vilaĝo portas ankaŭ la nomon "la unua vilaĝo kun plej longa hararo".
Lokaj jaŭ-nacianoj nomas sin ruĝ-jaŭo, branĉo de jaŭo. Ruĝ-jaŭaj virinoj havas la moron porti longan hararon kaj aranĝi har-fasonon, kaj sekretan recepton por protekti sian hararon. En la aĝo de 12-13 jaroj ruĝ-jaŭaj knabinoj ekportas longan hararon kaj kolektas la eltonditan longan hararon por volvi ĝin kaj kreskantan hararon ĉirkaŭ la kapo post kiam ili fariĝis patrino en la aĝo de ĉirkaŭ 30 jaroj.
Redaktoroj: Liu Sigong kaj Niu Xueqin
|