Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
La batiskafo "Jiaolong" revenis al Ĉinio
2012-07-18


Reveninte al la patrolando, sciencistoj ĝoje paŝas el la batiskafo. 

 

    Antaŭtagmeze de la 16-a de julio la batiskafo "Jiaolong" revenis al Qingdao, marborda urbo en orienta Ĉinio, akompanante de la patrinoŝipo "Xiangyanghong 09".

 

    La batiskafo "Jiaolong" sukcese finis sian taskon kaj kreis novan rekordon en submara esplorado je profundeco de 7 mil metroj. La batiskafo kaj ĝia patrinoŝipo nun restas en la doko de la Qingdao-a Olimpika Velŝipa Centro, post kelkaj tagoj ili estos malfermitaj al la publiko. Tio signifas, ke la qingdao-anoj povos proksime ilin rigardi kaj tuŝi.

 

    En la fino de la kuranta jaro aŭ en la komenco de la venonta jaro, la Ĉina Ŝtata Bazo por la Profunde-Submara Esplorado estos konstruita en la kerna parto de la "Blua Silicia Valo" de la urbo Qingdao. Tiam, "Jiaolong" oficiale loĝos en ĉi tiu marborda urbo kaj provizos sciencistojn el la tuta lando kaj eĉ tiujn el la tuta mondo per altkvalita servado por iliaj sciencaj esploradoj en la profunda maro.

 

Redaktoroj: Su Yijun kaj Xie Ruifeng

 

 

 
La libro Rusa Novelaro enhavas la plej bonajn rakontojn kaj novelojn de Aleksandr Puŝkin, Miĥail Lermontov, Nikolaj Gogol, Ivan Turgenev, Fjodor Dostojevskij, Miĥail Saltykov-Ŝĉedrin, Lev Tolstoj kaj Anton Ĉeĥov.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo























30 Jaroj de Reformado kaj Pordomalfermo Pliaj


 
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng