2012-07-18 Matene, alaŭdo bele kantante flugas al leviĝanta suno. Ĝi kantas tiel bele, ke ankaŭ la paseroj, kiuj plej ŝatas pepadi matene, sentas, ke ilia pepado estas unutona, kaj ĉesas pepi.
Du paseroj tre admiras la alaŭdon. Unu el ili diras:
"Se ni havus tian oran voĉon!"
"Ĝia voĉo estas denaska," diris la alia.
"Tute prave!" diris la unua, "Dio estas tre maljusta. Li donis al ĝi belan voĉon, sed kia estas
la nia? Ni scipovas fari nenion alian krom pepi.”
Post plendado kontrŭ Dio ili silentiĝis.
Tiam, kantinte momenton, la alaŭdo flugis sur branĉon kaj demandis al ili:
"Kial vi ne plu kantas, fratoj paseroj?"
La paseroj honteme respondis: "Nia voĉo estas malagrabla."
"Mi tre ŝatas vian voĉon," diris la alaŭdo, "mi volas lerni de vi!"
"Ĉu tio ne estas moko pri ni?" demandis la paseroj, "kiu ne scias vin, alaŭdon, kiu denaske havas belan voĉon kaj povas kanti diversajn orelplaĉajn kantojn? Ĉu ankaŭ vi bezonas lerni de aliaj birdoj?"
"Vi eraris!" diris alaŭdo, "se mi vere havas belan voĉon, tio estas rezulto de nia lernado de ĉiuj birdoj, inter kiuj estas vi ambaŭ. Kompreneble, mi devas lerni de vi."
Tion aŭdinte, la paseroj rigardis unu al la alia kaj diris plu nenion.
Redaktoro: Zou Guoxiang
|