2012-07-18
Nigra urso ŝatas mielon. Tial imitante abelon ĝi kolektis nektaron kaj volis konstrui grandan abelujon.
Iutage la nigra urso kolektis nektaron en floraro.Tiam pigo kantis sur arbo. La urso diris: "Ne ĝenu min per via teda pepado, starante sur la arbo! Ankaŭ vi devas fari ion utilan."
"Kion fari?" demandis la pigo.
"Ellaboru mielon!" gaje diris la urso, "la mielo estas bona nutraĵo. Ĉiuj ĝin ŝatas. Estus eksterordinare, se la bestoj ĉiuj en la arbaro ellaboru mielon!"
"Mi ne kapablas tion fari," malsamopinie diris la pigo, "ellabori mielon estas nur la okupo de abeloj."
La urso diris: "Hm! Vi havas flugilojn pli grandajn ol tiuj de abelo. Via kondiĉo estas multe pli favora ol la mia. Sed vi ne volas tion. Malmultepromesa!"
La pigo ne volis aŭskulti la babiladon de la urso kaj forflugis kapti insektojn.
Alian tagon, konstruante la abelujon, la urso vidis, ke elefanto aliras, kunportante grandan lignotrunkon per la rostro.
La urso tuj ĝin salutis, dirante: "Venu al mi, sinjoro elefanto!"
"Por kio?" demandis la elefanto.
"Helpu min en konstruado de abelujo," fiere diris la urso, "mi jam ellernis kolekti nektaron kaj baldaŭ ellaboros mielon en la abelujo."
"Ĉu vi scipovas ellabori mielon?"
"Jes!" diris serioze la urso, "tion povas ne nur mi, sed ankaŭ la aliaj bestoj, se nur ili estas diligentaj!"
"Ĉu ankaŭ mi?" plue demandis la elefanto.
"Kompreneble!" diris la urso, "vi estas diligenta, ne timas malfacilaĵojn kaj havas neelĉerpeblan forton..."
Ne finaŭdinte la vortojn, la elefanto foriris kun la ligno.
La abelujo estis konstruita, tamen la urso neniel povis ellabori mielon. Tagoj pasis unu post alia, kaj la malsato komprenigis la urson. Fine, ĝi malrapide eliris el la abelujo kaj venis al maizkampo, ĉar ĝi bone sciis, ke post tuttaga deŝirado de maizpikoj ĝi restigos al si unu.
Redaktoro: Zou Guoxiang
|