Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Senpieda bravulo sukcese "grimpis" sur la altan monton de Ĉinio
2012-07-19


Chen Zhou dum "grimpado" 
 

Chen Zhou en supro de Hengshan-monto 

 

    En la 17-a de julio senpieda bravulo Chen Zhou sukcese "grimpis" sur la monton Hengshan en 7 horoj kaj 50 minutoj.

 

    Hengshan-monto, unu el la kvin plej famaj montoj en la tradicia kulturo de Ĉinio, altas je 2016.8 metroj super la marnivelo kaj situas en Shanxi-provinco, norda Ĉinio.

 

    Chen Zhou, 29-jara junulo, estis naskita en Shandong-provinco, orienta Ĉinio. Li perdis siajn gambojn pro akcidento en la aĝo de 12 jaroj. Sed la brava knabo rezignis sin neniam kaj lernis "iri" per siaj brakoj. Por sin hardi, en la komenco de la jaro 2012 Chen Zhou decidis fari memdefion -- "grimpi" sur la kvin plej famajn montojn de Ĉinio laŭ la vico: Hengshan en la provinco Hunan, Songshan en la provinco Henan, la supre menciita Hengshan en la provinco Shanxi, Huashan en la provinco Shaanxi, kaj Taishan en la provinco Shandong.

 

    Ĉi tiu fojo estas la tria grimpado de Chen Zhou.

 

Redaktoroj: Liu Sigong kaj Xie Ruifeng

 

 

 
La libro Rusa Novelaro enhavas la plej bonajn rakontojn kaj novelojn de Aleksandr Puŝkin, Miĥail Lermontov, Nikolaj Gogol, Ivan Turgenev, Fjodor Dostojevskij, Miĥail Saltykov-Ŝĉedrin, Lev Tolstoj kaj Anton Ĉeĥov.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo























30 Jaroj de Reformado kaj Pordomalfermo Pliaj


 
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng