Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Akademio de Esperanto trovas frua decidi
2012-07-19

 

 

    La Akademio de Esperanto, 125 jarojn post la publikigo de Unua Libro, opinias ke la lingvouzo ankoraŭ ne decidis, ĉu resti kun leono estas danĝera, aŭ tamen danĝere. Tiun konkludon de la Sekcio pri Gramatiko diskonigas la 13-a Oficiala Informo de la Akademio, dissendita en la reto en vendredo la 13-a de julio.

 

    La Sekcio pri Gramatiko ekkonsideris la demandon pri "resti kun leono estas danĝera" en februaro, ricevinte demandon de Volker Schultheiß. La demandanto en sia letero citas du frazojn de Zamenhof, unu kun la vortoj "trovas necesa", alian kun la vortoj "trovis utile".

 

    Li restas konfuzita ankaŭ leginte la klarigojn pri la demando en Plena Analiza Gramatiko kaj Plena Manlibro de Esperanta Gramatiko, ĉar la dua laŭ lia kompreno preskribas, ke resti kun leono ĉiam estas danĝere, dum la unua konsideras danĝera resti kun leono. Tial li petas la Akademion klarigi la situacion kaj doni rekomendon pri ĝusta lingvouzo.

 

    La ampleksan sed senkonkludan respondon de la Akademio subskribis kaj supozeble do verkis Otto Prytz, Direktoro de la Sekcio pri Gramatiko. Evidente tamen estis konsultitaj ankaŭ aliaj membroj de la Sekcio pri Gramatiko, ĉar la teksto klarigas, ke temas pri atribuo de relativa graveco de diversaj principoj, kaj ke ambaŭ alternativoj havas siajn subtenantojn en la Sekcio.

 

    Tial la Sekcio pri Gramatiko konkludas, ke la lingvouzo ankoraŭ ne solvis la demandon, kaj ke ambaŭ alternativoj estas pravigeblaj. La Akademio sekve ne volas doni rekomendon pri ĝenerala lingvouzo, sed tamen provas iom helpi la verkantojn de lernolibroj:

 

    Pro la ankoraŭ ne stabila lingvouzo kaj pro la marĝeneco de la problemo, la Sekcio pri Gramatiko ne trovas la tempon matura por decide rekomendi unu uzon kaj malrekomendi la alian. Tamen, al verkistoj de lernolibroj la Sekcio rekomendas, ke oni uzu adjektivon por predikativoj rilatantaj al substantivoj kaj substantivecaj vortoj kiaj pronomoj, kaj ke oni uzu adverbon por predikativoj - subjektaj kaj objektaj - rilatantaj al infinitivoj kaj "ke"-propozicioj.

 

    Ĝuste lingvaj demandoj plej facile gvidas al akraj kaj senkompromisaj debatoj en Esperantujo. Tiel ankaŭ ĉi-foje: jam la tagon post la publikigo de la Oficiala Informo, la bloganto Bernardo publikigis en Ipernity kritikan analizon de la (ne)decido, plendante ke la Akademio en sia rezonado ne distingis inter Fundamentaj kaj neFundamentaj Zamenhofaj ekzemploj, ne citis ĉion citeblan, erare citis, kaj krome tute ne esploras la aktualan lingvouzon.

 

    Li konkludas:

 

    La studeto de la Akademio konvinkas nek formale, nek metode. Ĝi montras evidentan nekonon kaj de la Fundamento kaj de la koncerna faka literaturo. La de ĝi prezentita fakto-materialo estas mallarĝa kaj nekontrolebla kaj ne pravigas la faritajn konkludojn. Ĝi fake apenaŭ havas valoron kaj ne estas taŭga konvinke doni gvidon.

 

    Eble do necesos atendi pliajn 125 jarojn por ricevi definitivan respondon pri tio, ĉu ni konsideru, ke resti kun leono estas danĝera - aŭ ne.

 

(el Libera Folio)

Redaktoro: Liu Zijia

 

 

 
La libro Rusa Novelaro enhavas la plej bonajn rakontojn kaj novelojn de Aleksandr Puŝkin, Miĥail Lermontov, Nikolaj Gogol, Ivan Turgenev, Fjodor Dostojevskij, Miĥail Saltykov-Ŝĉedrin, Lev Tolstoj kaj Anton Ĉeĥov.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo























30 Jaroj de Reformado kaj Pordomalfermo Pliaj


 
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng