Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Princino Tintilo
2012-07-19

    Laŭdire, antaŭ tre tre longe, ĉe Princina Monto regis mongola princo. Li estis riĉulo, kaj havis grandan kastelon defendatan de multe da soldatoj. Li posedis senliman kampon ĉirkaŭe, kaj eĉ montojn, arbarojn kaj riverojn. Li aĝis pli ol 50 jarojn, kaj havis solfilinon.

 

    La knabino estis ne nur bela, sed ankaŭ lerta en diversaj batalartoj inkluzive de rajtado. La plej mirinda el ŝiaj kapabloj estis trafa pafado al birdo fluganta kaj besto kuranta 100 paŝojn fore. Ŝi portis sur si jupon kun multe da tintiloj, kiuj sonoris ĉe ŝia irado, tial oni nomis ŝin Princino Tintilo. Pro ŝiaj beleco kaj braveco multaj homoj venis por svati aŭ svatiĝi, sed neniu ŝin impresis. Ŝi diris: "Tiuj dandoj estas tiel malfortaj, eĉ forton ŝnuri kokon ne havas! Edziĝi al mi? Revo! Nur tiu, kiu superos min en luktarto, eblas fariĝi mia edzo." De sia infaneco la princino estis dorlotata de la patro, tial, pri ŝia geedzeco, la princo nenion povis fari.

 

    La princino kaj ŝiaj ĉambristinoj ofte ĉasis sur Beishan-monto. Tie montoj tuŝiĝis unu kun aliaj kaj densaj arbaroj kovris la ĉielon kaj la sunon. Ĉiufoje, kiam ili revenis de ĉasado, iliaj ĉevaloj estis peze ŝarĝitaj per moskuloj, kapreoloj, cervoj, aproj...

 

    Foje el Dongshan-monto alkuris al Beishan-monto du tigroj. Ili ofte vundis pasantojn. De tiam oni ne kuraĝis plu ĉasi aŭ haki brullignon sur la monto. La princino, por forigi la minacon, decidis mortigi la tigrojn kaj krome, ŝi diris al la svatantoj: "Kiu mortigos la tigrojn, al tiu mi edziniĝos."

 

    Estis serena tago. Eĉ floketo da nubo ne troviĝis sur ĉielo. La princino kaj ŝiaj du ĉambristinoj estis ekrajdontaj al Beishan-monto por ĉasi. Ŝia patro malpermesis, timante, ke ili estos vunditaj de la tigroj. Sed la arbitra princino diris: "Mi iras ĝuste por mortigi la tigrojn." Je la diro ŝi jam rajdis for.

 

    La princino kaj la du ĉambristinoj transiris kelke da montoj. La suno estis baldaŭ subironta, sed neniun beston ili renkontis. En malagrableco ili malsupreniris la monton.

 

    Subite alflugis sovaĝa ansero. La princino ĝin rimarkis kaj ekviglis . Ŝi streĉis la arkon kaj tuj pafis al la sovaĝa ansero.

 

    Mirinde estis, ke en la sama momento flugis alia sago de Dongshan-monto. Ambaŭ sagoj trafis la sovaĝan anseron je la kolo, kaj ĝi falis malsupren frapante la flugilojn.

 

    La princino estis surprizita de la pafo. Antaŭ ol ŝi kvietiĝis de miro, ŝi vidis alkurantan junulon. Tiu junulo levis la sovaĝan anseron kaj sin forturnis. La ĉambristinoj baris lin. Ili interkverelis pro ĉasaĵo, kaj la princino alvenis. Ŝi trovis, ke la junulo havas altan staturon, densajn brovojn kaj grandajn okulojn, kaj parolas sonore. Kutime la princino sin tenis fiere antaŭ la publiko, sed nun antaŭ la forta junulo, ŝi fariĝis tre humila. Post interparoladeto ŝi sciis lian devenon.

 

    La junulo loĝis sub la okcidenta montodeklivo. Li havis nur maljunan patrinon. La patrino kaj la filo vivtenis sin ĉefe per ĉasado kaj vendo de brulligno. Ili estis mongoloj, kaj oni nomis lin Daĉjo.

 

    "Ĉu vi ne timas tigron?" demandis la princino.

 

    "Kial timi tigron? La virtigron mi jam pafmortigis," respondis Daĉjo.

 

    La princino pensis en si: "Kiel bone estos, se mi edziniĝos al tiu kuraĝa junulo!" Kaj tuj forte ekbatis la koro pro honto kaj ruĝiĝis ŝia vizaĝo. La ĉambristino travidis ŝian koron kaj invitis lin al morgaŭa kuna ĉasado.

 

    Ekde tiam la princino ofte rendevuis lin sur la monto. Ankaŭ Daĉjo tre amis la princinon, tamen sentante skrupulon pro sia malriĉeco. Fine ili verŝis la koron unu al la alia. La princino diris, ke ili certe atingos la celon, se nur ili ambaŭ neniom ŝanceliĝos.

 

    La afero atingis la princon kaj li forte koleriĝis pro tio opiniante, ke edziniĝo de la princino al malriĉa ĉasisto malhonoros lian familion. Li venigis la princinon kaj forte vipis ŝin, malgraŭ ke li neniam antaŭe ŝin pikis eĉ per fingro. Sed ŝi firme insistis edziniĝi al Daĉjo, kaj la princo neniel povis ŝanĝi ŝian decidon.

 

    La princo havis tre fidelan intendanton, kiu ne nur zorgis pri ĉio por la mastro, sed ankaŭ posedis multe da kampoj. Antaŭ longe li petis la princon edzinigi sian filinon al lia filo.

 

    Sed la princino rifuzis kaj insultis lin. Kaj la intendanto devis reteni sian koleron pro la ofendiĝo. Nun li aŭdis la aferon pri la princino kaj Daĉjo, kaj iris al la princo por proponi al li kruelan intrigon.

 

    En la sekvanta tago la princo donis abundan festeton kaj invitis multajn gastojn. La intendanto venis al la hejmo de Daĉjo kaj anoncis, ke la princo volas edzigi lin al la princino. Daĉjo eksaltis de ĝojo kaj sekvis lin.

 

    Daĉjo estis homo malkaŝema kaj pro ĝojo li drinkis tro multe. La princo ŝajnigis konsenton al ilia geedziĝo sub la premiso, ke Daĉjo mortigu la tigrinon. Daĉjo ĝoje konsentis kaj promesis tuj suriri la monton. La intendanto, rimarkinte, ke li facile kredis al ilia trompaĵo, senĉese trinkigis al li tason post taso. En lia neatento, la intendanto ŝtele verŝis fanditan plumbon en lian sagujon, kaj poste, plu trinkigis al li tri tasojn ŝajnigante, ke li volas fari lin pli kuraĝa per la tostoj.

 

    Ebrieta Daĉjo grandpaŝe suriris la monton. Tiam la suno jam subiris post la okcidenta monto.

 

    Fine Daĉjo trovis la neston de la tigrino kaj ĵetis al ĝi ŝtonon. La incitita tigrino tuj sin ĵetis sur lin. Daĉjo flankeniĝis ĝin evitante kaj volis elpreni sagon, sed la sagoj estis firme kunligitaj de plumbo en la sagujo. Li streĉis la forton, sed neniel povis sukcesi. La tigrino kun ruĝaj okuloj sin ĵetis al Daĉjo sur la ŝultrojn. Li devis senarmile lukti kun la tigrino. Daĉjo estis vundita pro senforteco kaŭzita de supertrinkado. Fine Daĉjo batmortigis la tigrinon, sed li mem mortis pro tro grava vundiĝo.

 

    Kiam la princino sciis, ke la patro konsentis edzinigi ŝin al Daĉjo, ŝi tro ĝojis, ke ŝi sendormis la tutan nokton. Sed en la sekvanta tago, kiam ŝi aŭdis pri la morto de Daĉjo, ŝi ploregis ĝis sveno.

 

    Pri la intrigo de intendanto la princino baldaŭ informiĝis. Kia kolero kaj malamo kaptis ŝin! Ŝi rapidis al Beishan-monto por serĉi la kadavron de Daĉjo. Li jam estis enterigita. De tiam ŝi kuradis tien kaj reen sur la montoj kiel frenezulino. De veproj ŝiaj vestoj ŝiriĝis kaj de ŝtonoj ŝiaj manoj kaj piedoj vundiĝis. Malgraŭ tio ŝi daŭre kuradis sur la montoj...

 

    Ŝia patrino sendis revenigi ŝin. Mortanta, la princino petis sian patrinon entombigi ŝin sur Beishan-monto.

 

    De tiam oni nomis Beishan-monton Princina Monto, Ĝis nun oni ankoraŭ povas vidi la tombojn de la princino kaj Daĉjo, kaj la rakonto pri ili cirkulas ĝis nun inter la popolanoj.

 

Redaktoro: Zou Guoxiang

 

 
La libro Rusa Novelaro enhavas la plej bonajn rakontojn kaj novelojn de Aleksandr Puŝkin, Miĥail Lermontov, Nikolaj Gogol, Ivan Turgenev, Fjodor Dostojevskij, Miĥail Saltykov-Ŝĉedrin, Lev Tolstoj kaj Anton Ĉeĥov.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo





























30 Jaroj de Reformado kaj Pordomalfermo Pliaj


 
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng