Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Ĉina scienca ekspedicio eniris en la Arktan Cirklon
2012-07-20


La sciencesplora ŝipo Xuelong en veturado 

 

    Je la 7-a horo kaj 44 minutoj de la 18-a de julio laŭ la pekina tempo la 5-a ĉina scienca ekspedicio al la Norda Poluso per la sciencesplora ŝipo Xuelong eniris en la Arktan Cirklon ĉe 66 gradoj 33 minutoj de la norda latitudo. En la venontaj tagoj la ekspedicio faros sintezan esploradon pri konstruo de 33 oceanaj stacioj en la sektoro inter la Arkta Oceano kaj la Pacifiko kaj en tiu inter la Arkta Oceano kaj Atlantiko, faros observadon pri navigado, analizon pri sekcaĵoj, ankron de meto kaj rekupero de subsurfacaj buoj kaj aliajn sciencan esploradon. Krom tio, la scienca ekspedicio starigos ankaŭ 3-5 surglaciajn observejojn por observi ŝanĝiĝon de vaporo al glacio kaj marakvo.

 

    La 5-a ĉina scienca ekspedicio al la Norda Poluso ekveturis de la kajo en la Olimpika Centro por Velado en la urbo Qingdao, Shandong-provinco en orienta Ĉinio, en la 2-a de julio. Laŭ la plano la scienca ekspedicio veturos pli ol 17 mil marmejlojn en 89 tagoj.

 

Redaktoroj: Zhao Xi kaj Niu Xueqin

 

 

 
La libro Rusa Novelaro enhavas la plej bonajn rakontojn kaj novelojn de Aleksandr Puŝkin, Miĥail Lermontov, Nikolaj Gogol, Ivan Turgenev, Fjodor Dostojevskij, Miĥail Saltykov-Ŝĉedrin, Lev Tolstoj kaj Anton Ĉeĥov.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo





















30 Jaroj de Reformado kaj Pordomalfermo Pliaj


 
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng