2012-07-20
 Hu Xijiang klarigas la kaligrafian kulturon de Ĉinio al la ĉin-devenaj adoleskantoj. |
|
 La ĉin-devenaj adoleskantoj el aliaj landoj sin klinas super la kaligrafada ekzercado. |
En la 18-a de julio centoj da ĉin-devenaj adoleskantoj el Kanado kaj Usono komencis la lernadon pri la ĉina kaligrafio en Nordokcidenta Normala Universitato kiu situas en Gansu-provinco, nordokcidenta Ĉinio.
Hu Xijiang, fama artisto kaj profesoro el la belarta kolegio de la universitato faris la instruadon pri la hieroglifo en la antikva Ĉinio kaj donis gvidojn por la manskribadoj de ĉinaj ideogramoj al la lernantoj. Krome li donis siajn verkaĵojn kiel premioj al la plej elstaraj geknaboj.
Dum la lecionoj, la gejunuloj kaj geknaboj ege interesiĝis pri la penikoj, ĉina inko, inkoŝtonoj kaj ŝjŭan-papero. Estas la unua fojo por multaj el ili tuŝi kaj teni ĉinajn penikojn.
La eksponado de la ĉinaj kaligrafaĵoj kaj la ekzercaj kopiadoj de la lernantoj estas nur parto de la tuta aktivado en la ĉi-jara "Somera Tendaro por Trovi la Radikon en Ĉinio". Ĉi tiuj adoleskantoj lernos ĉinan ceramikon, tradician muzikon kaj folkloran papertranĉadon en la 12-taga somera tendaro.
Redaktoroj: Liu Sigong kaj Xie Ruifeng
|