Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Alparolo dum la 5-a sesio de Ekspertaj Mekanismoj pri la Rajtoj de Indiĝenaj Popoloj (EMRIP)
2012-07-20

    Temo: Lingvoj kaj Kulturoj

 

    Palaco de Nacioj, UN, Ĝenevo, 9-13 julio 2012

 

    Sinjoro Prezidanto, permesu al mi gratuli vin nome de mia organizaĵo pro via elektiĝo kiel prezidanto de tiu ĉi sesio de EMRIP!

 

    Estimataj Gesinjoroj, karaj Ĉeestantoj, saluton!

 

    Mi nomiĝas Stefano Keller, mi reprezentas Universalan Esperanto-Asocion, la tutmondan asocion de parolantoj de la neŭtrala internacia lingvo, Esperanto, utiligata jam de 125 jaroj en la tuta mondo por interetna komunikado, permesanta klaran interkompreniĝon kaj ebliganta lingvan egalecon.

 

    La indiĝenaj popoloj, samkiel la etnaj minoritatoj ofte estis kaj estas ankoraŭ hodiaŭ submetitaj al edukado en la reganta lingvo, malprofite al ilia gepatra lingvo. Tiu realeco senigas ilin de ilia lingvo, ilia kulturo, forigas ilian identecon, malbonigas ilian vivkvaliton kaj malrespektas ilian dignon.

 

    Edukaj, sociolingvistikaj, psikologiaj, antropologiaj kaj sociologiaj esploroj pruvis ke tiutipa edukado devigas la novajn generaciojn abandoni iliajn radikojn, kulturon kaj lingvon, kaj tio ofte kaŭzas fizikajn kaj psikajn problemojn.

 

    Laŭ famaj lingvistoj, interalie laŭ Prof-ino Tove Skutnabb-Kangas, kaj konforme al internacia juro koncerna, tiu eduka politiko povas esti konsiderata laŭleĝe kiel krimo kontraŭ la homaro.

 

    Rajto je edukado estas fundamenta homa rajto kaj esenca por praktiki ĉiun alian homan rajton. Ne utiligi la gepatran lingvon de indiĝenoj, tribanoj aŭ de etnaj minoritatoj kiel ĉefan lingvon por la edukado, instruado al infanoj el tiuj komunumoj, rompas ilian rajton je edukado kaj tiel daŭrigas la ciklon de malriĉeco. Hodiaŭ milionoj da infanoj kaj plenkreskuloj restas sen edukado pro maltaŭgaj lingvopolitikoj.

 

    Minoritataj lingvoj kaj tiuj de indiĝenaj popoloj ofte ne estas uzeblaj en la nacia aŭ loka administrado, nek en la lernejoj. Sekve, anoj de indiĝenaj aŭ minoritataj komunumoj povas esti malhelpataj plene partopreni en la publika vivo.

 

    Tiuj procezoj kontribuas al la pli kaj pli rapida malriĉiĝo de la lingva kaj kultura diversecoj en la mondo. Ni estas alarmataj pro la kreskanta perdo de lingva diverseco.

 

    Estas pruvite ke la biologia kaj lingva diversecoj estas nedisigeblaj, konektitaj kaj dependaj unu de la alia. Ofte la tradiciaj konoj ligitaj kun la natura ĉirkaŭaĵo de indiĝenaj popoloj estas konservataj en iliaj lingvoj. La perdo de la lingva diverseco kaŭzas perdon de konoj de generacioj, kiuj estas esencaj al la daŭripova biodiverseco.

 

    La 4-a artikolo de la Universala Deklaraciopri Kultura Diverseco de Unesko (2 novembro 2001) specifas:

 

    "La defendo de la kultura diverseco estas etika devo, nedisigebla de la respekto de la digno homa. Ĝi implicas sindevontigon respekti la fundamentajn homajn rajtojn kaj liberecojn, speciale tiujn de personoj apartenantaj al minoritatoj kaj indiĝenaj popoloj."

 

    Unesko subtenas la edukadon de ĉiuj en sia gepatra lingvo, bazita sur metodo dulingva aŭ plurlingva. Same nia organizaĵo, Universala Esperanto-Asocio (UEA) subtenas la gepatralingvan edukadon de ĉiuj. Nia movado celas atingi - interalie - la idealon de reciproka interkompreniĝo kaj kooperado inter la popoloj. UEA agas cele al solvo de lingvaj problemoj en internaciaj rilatoj, faciligo de la komunikado.

 

    Universala Esperanto-Asocio, en oficialaj rilatoj kun UN kaj Unesko, laboras por defendi la lingvajn rajtojn de minoritatoj kaj indiĝenaj popoloj, proponante la lingvon interetnan neŭtralan kaj facile lerneblan, Esperanton, kiel komunikilon reale internacian.

 

    Utiligi sian gepatran lingvon en ĉiuj sferoj de la vivo, estas fundamenta homa rajto. La Konvencio de Unesko pri la protektado kaj promocio de la diverseco de kulturaj esprimoj (Paris, 20 oktobro 2005) memorigas ke:

 

    "La lingva diverseco estas fundamenta elemento de la kultura diverseco".

 

    Kadre de nia programo Indiĝenaj Dialogoj nia organizaĵo jam instruis komputilo-uzadon kaj Esperanton kiel komunikilojn al reprezentantoj de indiĝenaj popoloj el 27 diversaj etnoj. Tio okazis dum pluraj staĝoj, kun la celo ke tiuj indiĝenoj povu diskuti inter si pri la komunaj problemoj, inter la diversaj kontinentoj kaj surbaze de lingva egaleco.

 

    Dankon pro via atento.

 

(el Gazetaraj Komunikoj de UEA)

Redaktoro: Liu Zijia

 
La libro Rusa Novelaro enhavas la plej bonajn rakontojn kaj novelojn de Aleksandr Puŝkin, Miĥail Lermontov, Nikolaj Gogol, Ivan Turgenev, Fjodor Dostojevskij, Miĥail Saltykov-Ŝĉedrin, Lev Tolstoj kaj Anton Ĉeĥov.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo























30 Jaroj de Reformado kaj Pordomalfermo Pliaj


 
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng