Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
La serĉata vivfilozofio -- kio estas la homo?
2012-07-23

 

 

 

 

 

    Studante la vivon de Tibor Sekelj kaj liajn verkojn oni rapide konsciiĝos pri tio ke Tibor dum siaj ekspedicioj diference de aliaj esploristoj ne serĉis materiajn trezorojn, novajn teritoriojn aŭ iujn sciencajn faktojn. Okazis ke li trovis ankaŭ tion, sed kiel flankan gajnon. Li estis ege scivolema homo sed ankaŭ pasia pacifisto kaj tial li efektive serĉis la homon, la esencon de la homo, la homan animon. Li volis konvinkiĝi kaj montri tion al ĉiuj ke la homoj esence estas samvaloraj kaj ke ne ekzistas iu ajn kaŭzo ke oni dividu la grupojn je kategorioj pro kiuj estas necesaj militoj. Li volis kontribui al tio ke laŭeble multaj, ĉefe la infanoj, komprenu ke ĉiu homo estas trezoro respektinda, valora kaj grava, sekve neniu apartenas al grupo kiu estus morale aŭ fizikpsike malpli taŭga aŭ detruinda. Li evidente komprenis tion ankoraŭ juna, ĉar li vivis dum unuaj siaj dudek jaroj en tre diferencaj regionoj inter tre diferencaj homoj, sed li tamen vidis la sekvojn de la unua mondmilito kaj poste de la dua kiuj estis eblaj pro la homa kapablo malami diferencajn homojn pro antaŭjuĝoj.

 

    Kiel pruvi al naciisto aŭ rasisto ke primitiva homo el ĝangalo estas samvalora kun li? Kiel pruvi al profundkredanto de iu religio ke alireligiulo estas samvalora kiel li? Kiel pruvi al superedukita erudiciulo ke analfabeto estas samvalora kun li?

 

    Nur per klopodo trovi la esencon de la homa animo. Pro tio necesas sufiĉe longe kunvivi kun kanibaloj por kompreni iliajn vivvalorojn, socian sistemon kaj kulturon, sufiĉe longe vivi kun profunde konvinkitaj religiuloj por kompreni iliajn komprenojn pri la vivo kaj iliajn kulturkonceptojn, sufiĉe longe vivi kun simplaj needukitaj homoj kaj same kun la plej superaj homoj de sociaj elitoj (ekz. ŝtatestroj, universitatanoj ktp). Dank' al lia malfermiteco, ege granda kuraĝo kaj speciala kapablo proksimiĝi al ĉiu kaj gajni rapide la amikecon de ĉiu, lia vivo estis sukcesega eksperimento. Li trovis kion li serĉis kaj tion li montris en siaj literaturaj verkoj. En ĉiu el ili po iom, sed esence en lia romaneto Kumeŭaŭa - la filo de ĝangalo kaj du liaj poemoj: Mi vizitas mian farmon kaj La mondo en ŝiaj manoj.

 

    Pri la du poemoj ekzistas bonega studo de Zlatoje Martinov kaj Jovan Zarković en revuo REVIJA (Osijek 1989, numero 9). Kaj pri unu el ili ni havos la okazon aŭdi apartan prelegon dum tiu ĉi seminario. Tial mi aparte parolos nur pri Kumeŭaŭa - la filo de ĝangalo.

 

    Foje mi demandis Tibor: Ĉu la okazaĵoj en la romaneto vere okazis aŭ temas pri verkista fantazio. Li respondis ke preskaŭ ĉio vere okazis sed ne dum unu ekspedicio kaj ne lige al nur unu persono. Sekve la romaneto estas produkto de lia kompreno pri la homa esenco. Legante tiun romanon pri dekdu-jara infano el la plej primitiva kulturo oni ricevas profundan admiron kaj por tiu knabo kaj por lia kulturo. Per tio la aŭtoro gajnis ĉion kion li povis atingi. La romano estis tradukita al trideko da lingvoj, kio montras ke ĝi estas samentuziasme akceptata de legantoj en kiu ajn monda kulturo kaj la libron ŝatas ĉiuj generacioj: de trijaraj infanoj ĝis la plej maljunaj legantoj. Tiu rezulto, do ke ĉiuj ŝatas la romanon kaj ke ĉiuj entuziasmas pri la enhavo, estas atingita celo. Ĉiuj kiuj tralegos ĉi tiun verketon eksentos tion kion Tibor volis: La neplenkreska homo el primitiva ĝangala kulturo estas superheroo. Ne pro iuj heroaj agoj, sed simple pro siaj kapabloj kaj scioj en ĉirkaŭaĵo natura por li , pro kiuj nur li povis savi grupon da plenkreskuloj.

 

    Tio devas senarmigi ĉiun homon kiu havas antaŭjuĝojn rilate la valorojn de diversaj homgrupoj. Aparte ĝi estas gravega kiel eduklibro por infanoj en la nuna novliberalisma miskoncepto pri valoroj: kiam gravas nur HAVI kaj ne ESTI, kiam gravas konkuri kaj batali sed ne solidari. La libro montras ke la plej baza, natura homo, netuŝita de "civilizo" havas tute aliajn valorojn. Por li ne gravas HAVI, sed ESTI. Pensu pri ĉapitro en kiu post kiam ili sufiĉe ĉasis, li aliris kapreolon kaj karesis ĝin, flustris al ĝi amvortojn kaj al la demando de la aŭtoro: kial li kiel ĉasisto lasis la predon, li diris: Maljuna Maloa diras: "Homo ne rajtas esti malpli bona ol bestoj kaj la bestoj mortigas nur kiam ili malsatas." Li ne mortigas por akumuli (havi) sed nur kiam li devas (pro malsato) por ESTI.

 

    En ĉapitro pri iniciiĝo de gejunuloj, la ĉefa tasko estas ke grupo da similaĝaj gejunuloj estas sendata for de la vilaĝo por mem sen helpo de plenaĝuloj travivi unu monaton. Tio nepre devigas ilin maksimume solidari kaj agadi kune, organizitaj kaj unu por la alia. Ne estas konkurado kaj bataloj, estas la nura nepra lernejo en kiu ili devas kapabli solidari.

 

    Kio do estas la esenca koncepto de la filozofio de Tibor Sekelj, kiu eliras el tiuj kelkaj liaj verkoj?

 

    Ĝi estas simpla kaj mirinda:

 

    1. Ĉiu homo kiel individuo estas la plej bona en la mondo. Kumeŭaŭa malgraŭ sia infanaĝo kaj analfabeteco estas la plej valora homo de la mondo en sia vivĉirkaŭaĵo, ĉar nur li povis savi la grupon kiu ne kompetentis pri la vivo en tiuj cirkonstancoj. Vi estas la plej bona en la mondo almenaŭ por tiuj homoj en via ĉirkaŭaĵo kiuj bezonas vin. Ili venas peti vin pri iu helpo sciante ke nur vi povas solvi tion. Vi do estas la plej bona kaj valora persono en via vivĉirkaŭaĵo kie vi lernis ĉion pri la maniero travivi kaj kunvivi kun aliaj. Sekve oni ne komparu sin, oni ne komprenu sin kiel mapli bona ol aliaj, oni ne havu minus-komplekson pro timo pri sia malvaloro. Simple, ĉiu unuopulo estas la plej valora.

 

    2. Kiel membroj de grupoj ni ĉiuj kontribuas laŭ niaj scioj kaj kapabloj dum nia limigita vivdaŭro. Mi ne valoras kiel unuopulo, sed nur kiel kontribuanto al grupo(j). Valoras la faroj kaj kreemo. Ne gravas posedi iun maŝinon aŭ domon, gravas kontribui al komuna scio kiel produkti la maŝinon aŭ konstrui la domon, kiel kontribui al la grupvivo kaj al harmonia pluekzisto de la naturo. Individuo ne povas posedi ion ajn. La aero estas de ni ĉiuj, la akvo kie ajn ni estas apartenas al ni ĉiuj, la manĝfontoj kie ajn ni estas apartenas al ni ĉiuj. Tial la baza, primitiva homo, ĉiam inter siaj valoroj havis la gastamon. Oni ne povas posedi la teron, ĉar ĉiu rajtas marŝi sur ĝi kaj oni ne povas iun ajn posedon kunporti kun si post la morto. Do la nocio de posedo ne estas imanenta al la vivestaĵoj. Grupetoj posedas teritoriojn nur provizore. Tiom longe dum ili vivas sur tiuj. Kaj ili kundividas tiujn provizorajn posedojn kun ĉiuj novvenintoj. Tiu koncepto de la homo kiel parto de kolektivo ne HAVI sed ESTI estas la dua baza elemento de la filozofio de Tibor. Kaj tiu simpla sed tre profunda kompreno estas la heredo kiun Tibor postlasis al ni, estas tio kion li en sia vivo serĉis: la esenco de la homa animo. Tiu animo en kiu la unuopulo estimas sin mem ĉar li estas la plej bona en la mondo kaj tiu animo en kiu li ne gravas pro posedo sed pro sia kontribuo al grupo(j).

 

    Kaj se oni komprenas ekde sia infaneco tiamaniere la esencon de la homo, oni povos estimi ĉiujn homojn kaj kompreni ilin kiel egalaj al si mem.

 

    Tiel Tibor kontribuis al forigo de antaŭjuĝoj kiuj dividas homojn je pli kaj malpli valoraj grupoj, pli kaj malpli respektindaj unuopuloj kaj per tio al pli paca mondo.

 

    Nelaste oni diru ke dum la tuta vivo li arde batalis por la internacia lingvo opiniante ke komuna neŭtrala lingvo estas forta ilo por pliproksimigi la diverslingvanojn kaj ebligi al ili forigi antaŭjuĝajn konfliktojn.

 

Zlatko Tišljar

(el Eŭropa Bulteno)

Redaktoro: Liu Zijia

 

 

 
Aperis la ĉina traduko de la romano La Princo ĉe la Hunoj.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

























 
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng