Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Fotoekspozicio pri la amika interŝanĝo inter Henan kaj Afriko inaŭguriĝis en Zhengzhou
2012-07-23

 
En la fotoekspozicio

 

    La 21-an de julio inaŭguriĝis en la Arta Muzeo de Henan en Zhengzhou, ĉefurbo de la provinco Henan, la Fotoekspozicio pri Amika interŝanĝo inter Henan kaj Afriko. La ekspozicio per pli ol 400 fotoj ĉiuflanke retrorigardis la disvolvan procezon kaj riĉajn rikoltojn de la amika interŝanĝo inter Henan kaj Afriko post la praktiko de la politiko pri reformado kaj pordomalfermo, kaj transigis la sinceran amikecon de reciprokaj helpo kaj amo inter la ĉina kaj afrika popoloj.

 

    Yang Liping, estro de la Kultura Departemento de Henan, diris, ke la amikeco inter Henan kaj Afriko havas tre longan historion. Henan multfoje sendis delegaciojn de sano, eduko, scienco kaj tekniko, komerco kaj kulturo al Afriko por fari kuracadon, sanprotekton, projektan konstruadon, sciencan kaj teknikan trejnadon, ekonomian kaj komercan kunlaborojn, literaturajn kaj artajn ekspozicion kaj prezenton. Henanaj kantoj, dancoj, akrobataĵoj, shaolin-gongfuo, lokaj moroj kaj artoj eniris en Afrikon kaj ricevis multan aprobon.

 

    La ĉi-foja fotoekspozicio daŭros unu monaton. Ĝia celo estas akceli atenton de la socio al kaj ties konon pri la amika interŝanĝo inter Henan kaj Afriko, altigi konscion de la publiko al fortigo de la kulturaj rilatoj inter Ĉinio kaj Afriko en la nova periodo, profundigi la komprenon inter Henan kaj Afriko, intimigi la amikecon inter la du flankoj kaj grandigi reciprokan kunlaboron.

 

Redaktoroj: Liu Sigong kaj Niu Xueqin

 

 

 
La libro Rusa Novelaro enhavas la plej bonajn rakontojn kaj novelojn de Aleksandr Puŝkin, Miĥail Lermontov, Nikolaj Gogol, Ivan Turgenev, Fjodor Dostojevskij, Miĥail Saltykov-Ŝĉedrin, Lev Tolstoj kaj Anton Ĉeĥov.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo





















30 Jaroj de Reformado kaj Pordomalfermo Pliaj


 
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng